![](/upload/photos/100_100/b8/b813d1e549f8b2f75a2efd881706ce57_1717082492.jpg)
"L'arto liberigas nin iluzie de la sordideco de nia ekzistado" Bernardo Soares
글쓴이: Ban_Ako, 2013년 12월 17일
글: 5
언어: Esperanto
Ban_Ako (프로필 보기) 2013년 12월 17일 오후 9:53:30
Tiu ĉi estas traduko de unu el la tekstoj de la Livro do Desassosego (Libro de la maltrankvileco) verkita de Bernardo Soares, heteronimo de la portugala verkisto Fernando Pessoa.
La originala teksto troviĝas ĉi tie: http://arquivopessoa.net/textos/1524
jismith1989 (프로필 보기) 2013년 12월 17일 오후 10:44:13
Kiel oni devus dece vivi estas la demando plej granda, laŭ mi, kaj estos ĉiam. L'arto kaj la kreemeco ja povas valorigas je la vivo.
Tiu ĉi opinio de l'arto kiel liberiganto de la nepra sordideco de la vivo similas ankaŭ al la opinio de la germana filozofo Arthur Schopenhauer, kiun mi pensas ke Pessoa admiris (kaj egale mi iom admiras, kvankam ŝajnas ke li mem, t.e. Schopenhauer, vere vivis malbone kaj estis agresemulo kaj egoisto, ne vivanta laŭ siaj propraj doktrinoj).
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Ĉu la poezio de Pessoa plaĉas al vi? Mi ne legis jam.
Ban_Ako (프로필 보기) 2013년 12월 18일 오후 10:33:19
Unu el la minimalismaj konceptaĵoj mencias la muzikon kiel maniero de kolorigi nian ekzistadon, same kiel aludis Bernardo Soares kaj, pripensante tiu estas komforta vidpunkto pri arto. Mi trovis frazon aŭ poemeton verkita de Amadeu Ferreira, portugala verkisto kiu skriba pere de la alia portugala oficia lingvo, la miranda (pt-e: Mirandês). Jen la traduko:
"Libereco
Ĉar ne taŭgas al iu ajn, estas la poezio absoluta ekzerco de libereco." Amadeu Ferreira
http://lhengua.blogspot.pt/2011/09/lhibardade.html
La poezio de Pessoa ege plaĉas al mi. Lia poezio kaj tiu de liaj heteronimoj. Jen ligilo al vikipedia artikolo pri li kun alia ligilo al traduko de la poemo "La tabakvendejo" (pt-e: "A tabacaria"). Troveblas ankaŭ la retejo "Arquivo Pessoa", kie vi povas legi originalajn verkojn skribitajn angle. Li naskiĝis en Lisbono, portugala ĉefurbo, sed dum infaneco emigris al Sudafriko kaj tie frenkventis lernejon kaj havis lian edukadon.
jismith1989 (프로필 보기) 2013년 12월 19일 오후 9:14:42
Krome, mi neniam sciiĝis pri la lingva mirandesa, tamen mi sciis pri la kataluna aŭ la vaska, ekzemple. Mi supozas ke ne multuloj ĝin parolas nun? Tiu estas interesa poemeto ĉiukaze (kvankam mi ne konsentas ke la libereco ne taŭgas al iu ajn, se eĉ multe da homoj ja ne estas libera hodiaŭ -- mi ne ĉiam konsentas kun Rousseau ankaŭ, sed "la homaro naskiĝis libera, estante ĉie en katenoj" ).
Mi ankaŭ rigardis kelkaj da lia poezio angla sur la retpaĝaro kiun vi donis, Arquivo Pessoa. Mi ŝatas, sed mi pensas ke lia poezio portugala povus neeviteble diferenci iomete. Multe da bonegaj verkistoj ja frekventis neniam universitaton aŭ tian institucion. "La tabakvendejo" (kiun mi ĵus legis kun la helpo de "Google Translate" ) plaĉas al mi, kiel li ŝajnis vivi per aliuloj, kiel gvatemulo, kaj tiel ĝojis, malgraŭ evidente esti tre soleca viro: lia ena vivo kontentigis kaj spronis.
Ban_Ako (프로필 보기) 2013년 12월 20일 오후 9:24:10
La aliaj verkistoj, kiujn vi menciis estas aliepokaj. Dum ilia epoko en Portugalio estis Luís de Camões, kiu verkis "Os Lusíadas". Historia epopeo rakontante la vojaĝon de Vasco da Gama ekde Lisbono al Barato, ĉar Gama estis la unua eksploristo al realigi tiun maleblan faron, laŭ la tiama mondkoncepto.
Fakte, mi dubas ĉu ekzistas aŭ ne iu ajn esperanta traduko de la verko Pessoa-a, sed mi povas amatore traduki poemojn, por ke vi ĝuu kaj komprenu pli pri tiel mirinda verkisto
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)