Į turinį

"L'arto liberigas nin iluzie de la sordideco de nia ekzistado" Bernardo Soares

Ban_Ako, 2013 m. gruodis 17 d.

Žinutės: 5

Kalba: Esperanto

Ban_Ako (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 17 d. 21:53:30

L'arto liberigas nin iluzie de la sordideco de nia ekzistado. Dum ni sentas la malbonon kaj insultojn de Hamlet, princo de Danio, niajn ni ne sentas – mizeraj estas la malbonoj, ĉar estas niaj, kaj mizeraj, ĉar estas mizeraj. L'amo, la dormo, la drogoj kaj venenoj estas formoj de arto, aŭ, anstataŭ, formoj de produkti la saman efekton ĝian. Sed l'amo, la dormo kaj la drogoj havas ĉiuj ĝian disreviĝojn. L'amo lacigas aŭ disreviĝas. La dormo vekiĝas kaj, se oni dormis, oni ne vivis. La drogoj estas pagataj per la ruino de tiu fizika korpo, kiu ili servis por stimuli. Sed en l'arto ne estas iluzio, ĉar ĝi estas konsentita ekde la komenco. El l'arto ne eblas vekiĝi, ĉar oni ne dormas en ĝi, kvankam oni sonĝas. L'arto ne postulas tributon nek punon, kiujn oni devas pagi uzante ĝin. La plezuro donacata per ĝi, kiel, iamaniere ne estas nia, oni ne devas ĝin pagi nek penti pri ĝi. Per arto, oni komprenas ĉiun, kiu ravas nin, ne estante nia – la spuro de la iro, la rideto donata al aliulo, la sunsubiro, la poemo, la objektiva universo. Posedi estas perdi. Senti ne posedante estas gardi, ĉar estas eltiri el iu ajn ĝian esencon.

Tiu ĉi estas traduko de unu el la tekstoj de la Livro do Desassosego (Libro de la maltrankvileco) verkita de Bernardo Soares, heteronimo de la portugala verkisto Fernando Pessoa.
La originala teksto troviĝas ĉi tie: http://arquivopessoa.net/textos/1524

jismith1989 (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 17 d. 22:44:13

Mi ŝatas Fernando Pessoa: mi legis tute sian verkon, La Libro de Perturbo (en la angla traduko). Egale, ekzemple, La Vojaĝo ĝis Noktofino de Louis-Ferdinand Céline (kiu tamen estis unu ankaŭ faŝisto, ho ve!) plaĉas al mi (krome, mi kredas ke estas esperanta traduko akirebla). Kaj la kolombia romanisto Fernando Vallejo (jen ĉi tie, sed bonvolu atenti ke la ligilo estas sufiĉe sensacia, do ne klaku se vi povus eble ĉagreniĝi). Kaj La Taglibro Postmorta de Bras Cubas: Epitafo de Gajnanteto de la brazila romanisto Machado de Assis (kiu estas ankaŭ la plej ŝatata romano de Woody Allen, mi sciiĝis). Inter multe da kaj aliuloj kaj aliaĵoj...

Kiel oni devus dece vivi estas la demando plej granda, laŭ mi, kaj estos ĉiam. L'arto kaj la kreemeco ja povas valorigas je la vivo.

Tiu ĉi opinio de l'arto kiel liberiganto de la nepra sordideco de la vivo similas ankaŭ al la opinio de la germana filozofo Arthur Schopenhauer, kiun mi pensas ke Pessoa admiris (kaj egale mi iom admiras, kvankam ŝajnas ke li mem, t.e. Schopenhauer, vere vivis malbone kaj estis agresemulo kaj egoisto, ne vivanta laŭ siaj propraj doktrinoj). ridulo.gif

Ĉu la poezio de Pessoa plaĉas al vi? Mi ne legis jam.

Ban_Ako (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 18 d. 22:33:19

Mi tute ne sciis, ke la plej ŝatata libro de Woody Allen estis verkita de brazila verkisto. Kia bona surprizo! La video estas ja sensacia sed me na bone konas la realon, pri kio diskursas Vallejo.
Unu el la minimalismaj konceptaĵoj mencias la muzikon kiel maniero de kolorigi nian ekzistadon, same kiel aludis Bernardo Soares kaj, pripensante tiu estas komforta vidpunkto pri arto. Mi trovis frazon aŭ poemeton verkita de Amadeu Ferreira, portugala verkisto kiu skriba pere de la alia portugala oficia lingvo, la miranda (pt-e: Mirandês). Jen la traduko:

"Libereco

Ĉar ne taŭgas al iu ajn, estas la poezio absoluta ekzerco de libereco." Amadeu Ferreira

http://lhengua.blogspot.pt/2011/09/lhibardade.html

La poezio de Pessoa ege plaĉas al mi. Lia poezio kaj tiu de liaj heteronimoj. Jen ligilo al vikipedia artikolo pri li kun alia ligilo al traduko de la poemo "La tabakvendejo" (pt-e: "A tabacaria"). Troveblas ankaŭ la retejo "Arquivo Pessoa", kie vi povas legi originalajn verkojn skribitajn angle. Li naskiĝis en Lisbono, portugala ĉefurbo, sed dum infaneco emigris al Sudafriko kaj tie frenkventis lernejon kaj havis lian edukadon.

jismith1989 (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 19 d. 21:14:42

Jes, Pesoa estas grandega en Portugalujo, ĉu ne, kiel Cervantes en Hispanujo aŭ Shakespeare en Britujo (kvankam ili ja estas pli aĝaj)? Ĉu vi studis liajn verkojn ĉe lernejo?

Krome, mi neniam sciiĝis pri la lingva mirandesa, tamen mi sciis pri la kataluna aŭ la vaska, ekzemple. Mi supozas ke ne multuloj ĝin parolas nun? Tiu estas interesa poemeto ĉiukaze (kvankam mi ne konsentas ke la libereco ne taŭgas al iu ajn, se eĉ multe da homoj ja ne estas libera hodiaŭ -- mi ne ĉiam konsentas kun Rousseau ankaŭ, sed "la homaro naskiĝis libera, estante ĉie en katenoj" ).

Mi ankaŭ rigardis kelkaj da lia poezio angla sur la retpaĝaro kiun vi donis, Arquivo Pessoa. Mi ŝatas, sed mi pensas ke lia poezio portugala povus neeviteble diferenci iomete. Multe da bonegaj verkistoj ja frekventis neniam universitaton aŭ tian institucion. "La tabakvendejo" (kiun mi ĵus legis kun la helpo de "Google Translate" ) plaĉas al mi, kiel li ŝajnis vivi per aliuloj, kiel gvatemulo, kaj tiel ĝojis, malgraŭ evidente esti tre soleca viro: lia ena vivo kontentigis kaj spronis.

Ban_Ako (Rodyti profilį) 2013 m. gruodis 20 d. 21:24:10

Pessoa esta la plej studata verkisto de la Modernismo kaj komenco de la 20-a Jarcento ne nur en Portugalio. Li havis multon da heteronimojn sed nur kvar estas la plej gravaj kaj tiuj, per kiuj li pli skribis. Alberto Caeiro [Kau]ej[/u]ro] estas la heteronimo, kiu verkis pri la 'natureco de la naturo'; la unua linio de poema lia estas Mia rigardo estas klara kiel sunfloro kaj meze en la sama poemo li skribas interkrampe Pensi estas malsani de la okuloj; ĉi ekzemploj montras kiel simpla kaj 'naturema' estas Caeiro. La alia estas Ricardo Reis [Rejs], kiu studis la klasikajn lingvojn kaj skribis tre klasike odojn kaj tiajn poemojn; li estis epikuranista kaj paganista (mi dubas ĉu ĉi vortoj ĝustas). Álvaro de Campos [Kampoŝ] estas la plej mordernema kaj lia stilo tre similis al tiu de Walt Whitman; li verkis ankaŭ odojn (sed tre tre malsamaj kompare kun la Ricardo-aj), en kiuj li uzis agreseman lingvaĵon por ŝoki la legantojn. La kvara estas Bernardo Soares [Suu]a[/u]reŝ], kiu estas duon-heteronimo laŭ Pessoa mem, ĉar lia stilo tre similas al Pessoa, kvankam la konceptoj verkaj malsamas.

La aliaj verkistoj, kiujn vi menciis estas aliepokaj. Dum ilia epoko en Portugalio estis Luís de Camões, kiu verkis "Os Lusíadas". Historia epopeo rakontante la vojaĝon de Vasco da Gama ekde Lisbono al Barato, ĉar Gama estis la unua eksploristo al realigi tiun maleblan faron, laŭ la tiama mondkoncepto.

Fakte, mi dubas ĉu ekzistas aŭ ne iu ajn esperanta traduko de la verko Pessoa-a, sed mi povas amatore traduki poemojn, por ke vi ĝuu kaj komprenu pli pri tiel mirinda verkisto ridulo.gif

Atgal į pradžią