ورود به محتوا

Ĉu ekzitas iun mesaĝaron?

از OrangxKoloro, 19 دسامبر 2013

پست‌ها: 17

زبان: Esperanto

Urho (نمایش مشخصات) 23 دسامبر 2013،‏ 10:28:32

Urho:Sed sed, mi ne scias, ĉu robotoj de Google nune vere kolektadas sciojn de lernu!-paĝaro?
Ŝajnas, ke Guglo-serĉo ne tute funkcias en lernu!-paĝaro, ĉar trafoj estas malnovaj. – Do, miaj konsiletoj pri serĉo en lernu!-paĝaro estis/estas preskaŭ vanaj. Mi tre bedaŭras. malgajo.gif

OrangxKoloro (نمایش مشخصات) 24 دسامبر 2013،‏ 9:54:14

Do mi devas daŭri uzi retpoŝton... por memorigi miajn partoprenojn kaj scii novajn mesaĝojn alimaniere mi devus sekvi troatente.

Urho (نمایش مشخصات) 29 دسامبر 2013،‏ 8:17:24

Urho:
Urho:Sed sed, mi ne scias, ĉu robotoj de Google nune vere kolektadas sciojn de lernu!-paĝaro?
Ŝajnas, ke Guglo-serĉo ne tute funkcias en lernu!-paĝaro, ĉar trafoj estas malnovaj. – Do, miaj konsiletoj pri serĉo en lernu!-paĝaro estis/estas preskaŭ vanaj. Mi tre bedaŭras. malgajo.gif
Eble mi donis al Guglo-serĉo tro malmulte da tempo, ĉar ĝi nun trovis kelkajn miajn vortojn en frazoj… (?)
____
Kapvortoj: Guglo-serĉo

Urho (نمایش مشخصات) 29 دسامبر 2013،‏ 13:55:50

OrangxKoloro:Do mi devas daŭri uzi retpoŝton... por memorigi miajn partoprenojn kaj scii novajn mesaĝojn alimaniere mi devus sekvi troatente.
Plia eblo ankoraŭ estas: Enmetu paĝosignon ĉe via retumilo tuj post kiam vi faris vian mesaĝon. Ekzemple la adreso de la paĝosigno (aŭ ligilo) al mia antaŭa mesaĝo estas:Do, vi povas ĉiam trovi vian mesaĝon per via retumilo, kaj utiligi la adreson en viaj aliaj mesaĝoj. – Jen ligilekzemploj pri tio:ĝisdatigita: 2016-08-06 (ligiloj)

OrangxKoloro (نمایش مشخصات) 30 دسامبر 2013،‏ 9:21:20

Tiu estas interesa kaj simpla. Mi ne pensis pri tio antaŭ, dankon Urho! Mi faradas tion tuj. Nur mankas nun la funkcion kiun informas ke novajn mesaĝojn ekestas.

Mi surprizas ke iu mesaĝaro ne ekzistas en ĉi-tiu forumo kvankam tio estas nun komuna funckio en multe aliaj forumoj. Mi havas FireFox kaj pensis tiam aldoni la forumo en la listo de tiu-ĉi programparto update scanner, sed sen resumado, tio ne eblas...

Dakila_Sidhi (نمایش مشخصات) 20 ژانویهٔ 2014،‏ 5:13:12

Por la plej novaj, rigardu al la "Laste en la forumo" ĉe la hejmpaĝo. Se via afiŝo ne plu estas tie, memoru la fadenon kaj serĉu por ilin en la Komunumo > Forumo. Se vi jam legis la fadenon, ĝi havus blankan poŝton, sed se ne ĝi havus flavan poŝton. Do kontrolu la novajn mesaĝojn se flava poŝto. Se vi volas notu memorindajn fadenojn, eble vi mem povas notu ilin.

La forumo kiun mi aktive partoprenis EAUK forums, ĝis malfermiĝis ĝi, havis tiun povon. Tiu estas agrabla povo, kaj mi uzis ĝin, sed mi ne pensas ke mi bezonus ĝin se ne estas. Eble Lernu ŝparas datumojn en la retejo kaj do ne listigas ilin por ĉiu uzanto.

OrangxKoloro (نمایش مشخصات) 21 ژانویهٔ 2014،‏ 10:29:47

Kompreneble, se ne estas tiel uzanta resumo, mi faros sene! Sed mi pensadas tion estas utila kaj ĝi faciligas la tagan legon, speciale kiam vi havas plurajn forumojn kaj multaj mesaĝoj ene tie! Vi koncentriĝas nur pri la mesaĝoj ne pri ilia administrado. Mi ekpensas ke tiu ilo eblas uzantojn fari pli da mesaĝoj.
Mi ĵus malkovris RSS fluojn, sed kiel la funkcio "lastaj mesaĝoj" (dankon mi ne konis ĝin antaŭ), ilia kampo ne limiĝas al nur unu fadeno. Mi nun ne scias kia tiuj iloj povus faciligas mian surfon ridulo.gif Sed ofte legas ĉiujn novmesaĝojn el miloj da uzanto, eklacigos min, mi pensas.

بازگشت به بالا