До змісту

Gepatroj

від myris, 20 грудня 2013 р.

Повідомлення: 57

Мова: Esperanto

Nile (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 04:16:26

RiotNrrd:Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)". Ni ne povas ĝuste uzi "ge", do... ni devas uzi ion alian.

Esperanto estas tre fleksebla, kaj Esperantistoj estas vortfarade tre lertaj.

Eble...
Malido
Naskiĝigulo
Familfaranto


Ktp. Mi uzis nur unu minuton por tiuj, do ili probable ne estas tre bonaj. Mi certas ke iu povas fari plibone.
Kial malido? Ĝi ne ampleksas Esperantajn radikojn/afiksojn, ĉu ne? Mi supozas ke ĝi derivatas el alia vorto de alia lingvo?

RiotNrrd (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 04:39:22

La malo de la ido estas la...

RiotNrrd (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 04:46:12

Ankaŭ, mi faris eraron.

Familifaranto

Mi forgesis la duan "i".

efilzeo (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 10:13:45

RiotNrrd:Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)". Ni ne povas ĝuste uzi "ge", do... ni devas uzi ion alian.

Esperanto estas tre fleksebla, kaj Esperantistoj estas vortfarade tre lertaj.
Kial krei malprecisan vorton kiam jam ĉeestas perfekta vorto?

Kirilo81 (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 12:56:31

myris:Se la infano uzas la vorton patroj/ patrinoj, li sciigas ion el la privata vivo de siaj zorgantoj, kiel perfekte rimarkigis Altebrilas.Sed se li uzas gepatroj, li malobeas la zamenhofan regulon pri ge
Jes, ĝi indikas, ke temas pri samsekemuloj, sed parolante pri "gepatroj", ĝi indikas, ke temas pri malsamseksemuloj. La kvanto da informo estas la sama, nur la socia reago al ĝi varias.

La regulo pri ge-, kiu povas signifi nur "maskla kaj femala", ne , ne estas nur Zamenhofa, sed ankaŭ Fundamenta. Pro tio la proponoj de altebrilas estas kontraŭnormaj.

Dolz (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 16:20:52

Ĉi tio estas problemo per manko de vera neŭtrala sistemo. Fino per "o" ne estas neutrala...estas maskla. Patro, ne estas neŭtrala, tiel patrino ne estas neŭtrala.
Se:
"a" adjektivo- - - - - - - - - - - - - patra
"o" nomo neŭtra - - - - - - - - - - - -patro (parent, genitor). patroj = du genitor
"e" nomo ina = nun "in-" - - - -- - - -patre (patrino).Patrej = du patrinoj
"u" nomo maskla - - - - - - - - - - - -patru (patro).Patruj = du patroj. Gepatroj = patru kaj patre
"el" adverbo - - - - - - - - - - - - - eblel (eble)
"uk" volitivo - - - - - - - - - - - - lernuk (lernu),
oŭ simile, ne ni havas ĉi tiu problemo, nek aliaj.

orthohawk (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 16:33:08

RiotNrrd:Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)". Ni ne povas ĝuste uzi "ge", do... ni devas uzi ion alian.

Esperanto estas tre fleksebla, kaj Esperantistoj estas vortfarade tre lertaj.

Eble...
Malido
Naskiĝigulo
Familfaranto


Ktp. Mi uzis nur unu minuton por tiuj, do ili probable ne estas tre bonaj. Mi certas ke iu povas fari plibone.
"Naskiĝigulo"? Serioze? Kial ne simple "naskinto"........sed, tio signifas nur "patrino" ĉu ne?

RiotNrrd (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 16:38:29

orthohawk:"Naskiĝigulo"? Serioze?
Kompreneble, ne. Ĉu vi legis kion mi skribis? Post la vorto mem? La lasta parto?

Naskinto ŝajnis al mi esti nur la patrino, do mi elektis aldoni "-ig" (kiu estas senseksa) al mia vorto. Sed, mi diris ke ĝi probable ne estas tre bona. Mi nur provis rapide pensi de kelkaj ekzemploj, kiel temsemo, sed ne necese kiel bonaj vortoj mem. (Kvankam mi ŝatetas malido iomete.) Ankaŭ, mi deziris montri ke ni ne necese bezonas ge-patro por krei malpli seksmalkaŝan vorton.

Sed naskiĝigulo? Tia malbela vorto ne estas serioza. ridulo.gif

efilzeo (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 18:29:27

Dolz:Ĉi tio estas problemo per manko de vera neŭtrala sistemo. Fino per "o" ne estas neutrala...estas maskla. Patro, ne estas neŭtrala, tiel patrino ne estas neŭtrala.
Se:
"a" adjektivo- - - - - - - - - - - - - patra
"o" nomo neŭtra - - - - - - - - - - - -patro (parent, genitor). patroj = du genitor
"e" nomo ina = nun "in-" - - - -- - - -patre (patrino).Patrej = du patrinoj
"u" nomo maskla - - - - - - - - - - - -patru (patro).Patruj = du patroj. Gepatroj = patru kaj patre
"el" adverbo - - - - - - - - - - - - - eblel (eble)
"uk" volitivo - - - - - - - - - - - - lernuk (lernu),
oŭ simile, ne ni havas ĉi tiu problemo, nek aliaj.
Kiu problemo? Se oni ne volas publikigi la seksemon de propraj patroj aŭ patrinoj oni nur mensogas dirante "gepatroj". Ĉu ni devus krei novan vorton ĉar iu ne volas diri la veron? Al mi ĝi ŝajnas absurde.

damo = nur virina.
nimfo = nur virina.
putino = nur virina.
muzo = nur virina.
gejŝo = nur virina.

Esperanto estas neŭtra. Ĉeestas nur kelkaj (malmultaj) vortoj kiuj havas viran aŭ virinan signifon.

Francestral (Переглянути профіль) 21 грудня 2013 р. 22:26:25

Se Esperanto iĝus poste vere internacia lingvo, ĝi estus uzata en kelkaj regularoj, eble eĉ en leĝaroj. Tiam, oni ja bezonus precizajn mallongajn vortojn. Sed "liaj patro(j) kaj/aŭ patrino(j)" estas tro longa frazparto por paroli pri tiu tre ofta ideo de gepatreco. Do oni uzus aŭ "gepatrojn" kontraŭgramatike, aŭ samsignifaĵon.

Kiun samsignifaĵon oni elektu? Mi ŝatas la vorton malido de RiotNrrd.

Назад до початку