До змісту

Gepatroj

від myris, 20 грудня 2013 р.

Повідомлення: 57

Мова: Esperanto

Francestral (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 16:27:51

Tiam, "gi" estus prefikso, kiu igus la vorton sekse neŭtra. Ĉu tio kreus koliziojn kun vortoj, kies komenco estas "gi"?

En la Akademia Vortaro, la elementoj, kies komenco estas "gi", estas: giĉet/o, gigant/o, gilotin/o, gimnastik/o, gimnazi/o, gips/o, girland/o kaj gitar/o. Vi ne vidas problemon kun tiuj vortoj.

Sed mi ne serĉis la neoficialajn vortojn, kies komenco estas "gi".

efilzeo (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 17:32:16

Multaj havas la solvon sed neniu havas la problemon.

RiotNrrd (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 18:36:25

efilzeo:Kie estas la problemo?
Pluraj fratoj kaj fratinoj kune, aŭ sole fratoj, aŭ sole fratinoj; kiu estas la unu vorto kiu tion signifas? Gefratoj nur havas la unuan signifon.

Rugxdoma (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 19:31:17

efilzeo:Multaj havas la solvon sed neniu havas la problemon.
Jes. Kelkfoje mi pensas ke iuj uzas la Fundamenton nur por ĝeni sin mem. Oni devas ĉiam responsi mem iom pri sia lingvo. Oni ne postulu ke la Fundmento detale regulu situaciojn aperantajn cent jaroj post ĝia naskiĝo. La Fundamento protektas nin kontraŭ reformklopodojn. Ĝi ne malhelpu la naturan evoluon de la lingvo, se tiu evoluo ne subfosas la sistemon.
Redaktita

myris (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 19:39:36

Francestral:Tiam, "gi" estus prefikso, kiu igus la vorton sekse neŭtra..
Ne, gipatr estus nova radiko. Oni povus ankaû krei neologismon kiel elterno, roditelo aŭ alian...kies signifo estus patro aŭ patrino.

efilzeo (Переглянути профіль) 23 грудня 2013 р. 20:13:36

RiotNrrd:
efilzeo:Kie estas la problemo?
Pluraj fratoj kaj fratinoj kune, aŭ sole fratoj, aŭ sole fratinoj; kiu estas la unu vorto kiu tion signifas? Gefratoj nur havas la unuan signifon.
Pardonu min sed mi ne komprenis vian demandon. Ĉu vi povas rediri ĝin pli specife?

RiotNrrd (Переглянути профіль) 24 грудня 2013 р. 01:30:32

La demando estas pri sekskaŝaj vortoj por familiaj anoj, precipe gepatro.

Patro + patrino = gepatro.

Kiu vorto signifas...

"Patro + patrino"

"Patro + patro"

"Patrino + patrino"
?

Gepatro ne funkcias por ĉiuj el tiuj, ĉar "ge-" signifas ambaŭ seksojn, ne unu aŭ la alian.

Via ekzemplo de la perfektaj vortoj por tiu koncepto komenciĝis kun gefrato, do mi respondis tiel. Tamen, mi pli interesas je la gepatro versio, ĉar ĝi ŝajnas iomete pli utila.

efilzeo (Переглянути профіль) 24 грудня 2013 р. 22:11:37

RiotNrrd:La demando estas pri sekskaŝaj vortoj por familiaj anoj, precipe gepatro.

Patro + patrino = gepatro.

Kiu vorto signifas...

"Patro + patrino"

"Patro + patro"

"Patrino + patrino"
?

Gepatro ne funkcias por ĉiuj el tiuj, ĉar "ge-" signifas ambaŭ seksojn, ne unu aŭ la alian.

Via ekzemplo de la perfektaj vortoj por tiu koncepto komenciĝis kun gefrato, do mi respondis tiel. Tamen, mi pli interesas je la gepatro versio, ĉar ĝi ŝajnas iomete pli utila.
Gepatro (ankaŭ se ĝi sonas strange) = patro aŭ patrino
Gepatroj = patro + patrino
Patroj = patro + patro
patrinoj = patrino + patrino

Se oni volas eĉ fortigi tiun sencon oni povas diri "mia paro de patrinoj" aŭ "mia paro de patroj".

Se mi komprenis bone, la "problemo" estas ke iu ne volas specifi la gejecon de liaj gepatroj, tamen por ĝi sufiĉas diri nenion.
Se ni kreus novan vorton malsaman el "gepatroj" kiam oni uzus ĝin aliuloj tuj komprenus ke tiuj gepatroj estas samseksemuloj ĉar vi ne uzis la komunan vorton "gepatroj".

myris (Переглянути профіль) 27 грудня 2013 р. 21:44:35

Instruisto povas diri al siaj lernantoj: Vi malbone laboris. Mi devas sciigi viajn "gipatrojn".Ĉiuj lernantoj havas gipatrojn, eble kelkaj ne havas gepatrojn.

Altebrilas (Переглянути профіль) 29 грудня 2013 р. 15:15:45

Laŭ mia humila opinio, Zamenhof verŝajne estus favora, se li plue vivus, pri solvo simpla, rekta kaj ne diskriminacia.

Filo de gejaj gepatroj uzu "gepatroj"-n, li rajtas fari tion kaj neniu povas malhelpi lin. Kiamaniere oni malhelpus lin, cetere? Ĉu tiu, kiu scias ke liaj gepatroj estas gejaj, korektos lin pri sia "eraro", publike? Verŝajne tio estus ricevita kiel ofendo. Mi dubas, ke Zamenhof kreis sian lingvon por tio.

Ekzistas en multaj landoj debato pri rajtoj de samseksemuloj, kiuj rapide progresas, kaj mi komprenas, ke iuj havas problemojn pro tiu evoluo, kiun ili malbone komprenas. Sed estas alia debato, kiu tute ne koncernas gramatikon.

Назад до початку