Kwa maudhui

generatoro & Co

ya Clarence666, 22 Desemba 2013

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2013 10:52:02 asubuhi

En Denisowski vortaro:

> generatorejo : electrical generator
> generatoro : generator
> generilo : generator, genitals

Cxu tradukoj estas korektaj? (a) Eble

> generatorejo : hall with electrical generators
> generatoro : electrical generator
> generilo : generator (usually other than electrical), genitals

estus pli gxustaj?

(b) oni ne havas alian vorton por traduki "genitals"?

(c) kiel traduki "& Co"?

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2013 1:17:32 alasiri

(c) kiel traduki "& Co"?
generatoro ktp (kaj tiel plu)
generatore kc (kaj cetere)

donar (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2013 12:00:46 alasiri

Mi konsentas kun la tradukaĵo de (a)‚ krom "genitals".
Ilo estas "tool or instrument"‚ kaj laŭ la germana tradukaĵo estas "genero" la angla "[biological] reproduction", "generi" la rilata verbo.

(b)
Mi ne scias‚ kiel nomigu tiuj organojn en E, sed nomigas ĝin kiel ilon sonas strange, kvankam ĝi estas en malproksima senco ilojn ridego.gif Aliaj organoj ankaŭ ne estas signifita kiel ilo (koro, okulo)

(c)
En tio senco,
generatoro ktp (kaj tiel plu)
generatore kc (kaj cetere)
estas bone.
En ĝenerale: "kaj samaj(n)" / "kaj samaĵoj(n)" (ankaŭ: "&" anstataŭ "kaj" )

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2014 8:48:58 alasiri

> Aliaj organoj ankaŭ ne estas signifita kiel ilo (koro, okulo)

- Vidilo ( antaŭe "okulo" )
- Aŭdilo
- Sangopumpilo
- Kurilo
- Ŝtelilo
- Manĝilo
- Malmanĝilo
- Maltrinkilo
- Pensilo
... ridego.gif

Mi trovis ankoraŭ pli grandan rilatan vortaran fuŝon:

http://reta-vortaro.de/revo/art/mega.html
http://esperanto.cri.cn/1/2006/08/11/1@43216.htm
Britio konstruas centralon karban kun kapacito de 900 megavoltoj en suda Jorko
Ĉi tiu frazo estas sensencaĵo.

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 22 Januari 2014 9:23:20 alasiri

Clarence666:
Britio konstruas centralon karban kun kapacito de 900 megavoltoj en suda Jorko
Ĉi tiu frazo estas sensencaĵo.
Estas tute kompreneble. Revo: centralo = 2. Fabriko produktanta elektran energion (de 900 megavoltoj)

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2014 8:55:24 asubuhi

spreecamper:
Clarence666:
Britio konstruas centralon karban kun kapacito de 900 megavoltoj en suda Jorko
Ĉi tiu frazo estas sensencaĵo.
Estas tute kompreneble. Revo: centralo = 2. Fabriko produktanta elektran energion (de 900 megavoltoj)
La ĉefa sensenceco sin kaŝas en la vorto "megavoltoj". La mezurunuo bezonata ĉi tie estas vato, ne "volto", do: megavatoj, karba centralo kun povo de 900 megavatoj (900 MW).

Mi ankaŭ demandas, ekde kiam la Angla (almenaŭ mi supozas, ke temas pri la Angla) "& Co" signifas ktp.kc.? Mi ĉiam pensis, ke ĝi estas "kaj kompanio", "kaj aliaj posedantoj" aŭ simile. Jam en la fruaj jaroj de Esperanto oni konis la mallongigon "k. K-io".

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2014 9:15:19 asubuhi

Clarence666:(a) Eble

> generatorejo : hall with electrical generators
> generatoro : electrical generator
> generilo : generator (usually other than electrical), genitals

estus pli gxustaj?
Certe tiuj estas pli ĝustaj. Generator hall kaj generator estas eĉ pli simplaj tradukoj por generatorejo kaj generatoro. La vorto generilo (ununombre) ŝajnas al mi plej ofte uzata por la signifo "peniso", sed ĝi povas eble teorie signifi iun unuopan parton de la generiloj. Generilojgeneraj organoj = genitals.

La vorto generilo apenaŭ havas la signifon "generator", krom eble se temas pri figura uzo, en ambaŭ lingvoj.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2014 10:52:49 asubuhi

Mi ankaŭ demandas, ekde kiam la Angla (almenaŭ mi supozas, ke temas pri la Angla) "& Co" signifas ktp. aŭ kc.? Mi ĉiam pensis, ke ĝi estas "kaj kompanio", "kaj aliaj posedantoj" aŭ simile. Jam en la fruaj jaroj de Esperanto oni konis la mallongigon "k. K-io".
Jes, Ondo. Tamen mi supozis ke la afiŝinto serĉas esprimon en la senco de, ktp, kaj similaj, kaj ceteraj.

Li ja titoligis la fadenon 'Generatoro & Co'

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2014 10:05:45 alasiri

> La ĉefa sensenceco sin kaŝas en la vorto "megavoltoj". La mezurunuo bezonata ĉi tie estas
> vato, ne "volto", do: megavatoj, karba centralo kun
> povo de 900 megavatoj (900 MW)
.

Jes. Oni prefere uzu "vato" anstataŭ "volto" , kaj "povo" anstataŭ "kapacito". "revo" havas 2 absurdaĵojn en unu frazo. ridego.gif

Ankaŭ "elektrejo" ŝajne estas pli bonega vorto ol "centralo".

> Li ja titoligis la fadenon 'Generatoro & Co'

Pronomo "Li" ne taŭgas per mi.

fetora karba elektrejo kun povo de 900 megavatoj (900 MW) ridulo.gif

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2014 1:41:34 alasiri

Pronomo "Li" ne taŭgas per mi.
Pardonu min Clarence. La sekso ne estas indikta en via profilo.

Kurudi juu