Al la enhavo

vortaro - vortarlibro

de Interretano, 2013-decembro-24

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Interretano (Montri la profilon) 2013-decembro-24 18:48:07

La vorto "vortaro" kutime signifas ne aro da vortoj, sed libro, kiu enhavas tradukojn de vortoj en lingvo al iu alia lingvo. Nu, tio ŝajnas al mi stranga. Ĉu eblas uzi anstataŭe la vorton "vortarlibro"?

Francestral (Montri la profilon) 2013-decembro-24 19:02:14

Ankaŭ vortarlibro estus stranga, ĉar ĝi etimologie signifas "libro havanta aron de vortoj".
Se vi volas krei longan samsignifaĵon de vortaro, pli bone estus tradukaĵarlibro.

KamiloEspero (Montri la profilon) 2013-decembro-24 19:41:34

Signifilo ?

KamiloEspero (Montri la profilon) 2013-decembro-24 19:55:23

Vortdifinaro, vortkonsultilo, vortosencaro. Al mi tiuj bone plaĉas, sed vort- ja estas malfacila bonsone radiko por vortfarado, krom vortaro.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-decembro-27 10:45:24

Vortaro estas unu el tiuj vortoj por kiuj jam delonge estas establita specifa signifo. Vortaro ne estas ajna aro de vortoj, kiel arbaro ne estas ajna aro de arboj.

Mi interpretus vortarlibron kiel libron pri vortaroj.

Specifaj vortaroj estas terminaro kaj glosaro.

Reen al la supro