去目錄頁

vortaro - vortarlibro

Interretano, 2013年12月24日

讯息: 5

语言: Esperanto

Interretano (显示个人资料) 2013年12月24日下午6:48:07

La vorto "vortaro" kutime signifas ne aro da vortoj, sed libro, kiu enhavas tradukojn de vortoj en lingvo al iu alia lingvo. Nu, tio ŝajnas al mi stranga. Ĉu eblas uzi anstataŭe la vorton "vortarlibro"?

Francestral (显示个人资料) 2013年12月24日下午7:02:14

Ankaŭ vortarlibro estus stranga, ĉar ĝi etimologie signifas "libro havanta aron de vortoj".
Se vi volas krei longan samsignifaĵon de vortaro, pli bone estus tradukaĵarlibro.

KamiloEspero (显示个人资料) 2013年12月24日下午7:41:34

Signifilo ?

KamiloEspero (显示个人资料) 2013年12月24日下午7:55:23

Vortdifinaro, vortkonsultilo, vortosencaro. Al mi tiuj bone plaĉas, sed vort- ja estas malfacila bonsone radiko por vortfarado, krom vortaro.

sudanglo (显示个人资料) 2013年12月27日上午10:45:24

Vortaro estas unu el tiuj vortoj por kiuj jam delonge estas establita specifa signifo. Vortaro ne estas ajna aro de vortoj, kiel arbaro ne estas ajna aro de arboj.

Mi interpretus vortarlibron kiel libron pri vortaroj.

Specifaj vortaroj estas terminaro kaj glosaro.

回到上端