Al la enhavo

Kie nun estas Blanka Kristnasko?

de pl74, 2013-decembro-24

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

pl74 (Montri la profilon) 2013-decembro-24 23:46:33

Mi estas scivola. Blanka Kristnasko estas tre bela - bedaŭrinde en Hungario nuntempe tre malofta. Kie nun estas neĝo, do Blanka Kristnasko?

Nile (Montri la profilon) 2013-decembro-25 01:06:51

Tia Kristnasko neniam okazas ĉitie en la Sur de Usono! XD

michaleo (Montri la profilon) 2013-decembro-25 05:46:08

Kutime en Pollando Kristnasko estas blanka kaj malvarma, sed ne ĉi-jare.

Aubright (Montri la profilon) 2013-decembro-25 06:17:43

Ĉi tie en Teksaso (ĉirkaŭ Hustono) ni neniam havas neĝon, eĉ dum la plej malvarmaj jaroj. La legenda "blanka kristnasko" estas io, kiu mi ne vidis.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-decembro-25 07:43:57

pl74:Mi estas scivola. Blanka Kristnasko estas tre bela - bedaŭrinde en Hungario nuntempe tre malofta. Kie nun estas neĝo, do Blanka Kristnasko?
De kie aperis tiun esprimon? Ĉar miaregione, sude de Hispanlando, neniam mi spertis blankan kristnaskon (tiujare, ĝi estas pli ĝuste pluva kristnasko). Do, Blanka Kristnasko devas esti, certe, elpenso de iu kiu pasis tiujn vintrajn tagojn enneĝita.

Frost-amike.

basica (Montri la profilon) 2013-decembro-25 08:41:08

mi loĝas en Australia. mi ne vidas "blanka kristnasko" de kiam mi estis knabo al nun malgajo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-25 08:42:53

Venu al Rusio kaj vidu! Tamen la feston la rusoj solenas 7 de januaro (laŭ malnova stilo). Bonvenon!

basica (Montri la profilon) 2013-decembro-25 08:56:31

Lakiro:Venu al Rusio kaj vidu! Tamen la feston la rusoj solenas 7 de januaro (laŭ malnova stilo). Bonvenon!
mia "parents" de "serbia" kaj estas "Orthodox" kaj ni solenas kristnasko en januaro 7 kaj novo jare en januaro 13 ridulo.gif , sed "Australians" solenas en 25 decembro.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-decembro-25 11:10:28

antoniomoya:
pl74:Blanka Kristnasko estas tre bela
Miaregione, sude de Hispanlando, neniam mi spertis blankan kristnaskon (tiujare, ĝi estas pli ĝuste pluva kristnasko). Do, Blanka Kristnasko devas esti, certe, elpenso de iu kiu pasis tiujn vintrajn tagojn enneĝita.
Verdire, mi opinias ke eble malpli ol 10% de la homaro spertas blankan Kristnaskon. Ankaŭ ĉi tie apud Romo kutime ne neĝas; nur dum aparte malvarmaj jaroj ni havas unu-du tagojn kun neĝo en januaro aŭ februaro (do POST Kristnasko).

Sed, kiel diras "pl74", blanka Kristnasko estas tre bela. Pro tio oni pentras Kristnaskon kun Kometo, eĉ kiam en cielo ne estas kometoj; kun piceo, eĉ en landoj kie piceo ne kreskas; kaj kun neĝo, eĉ se neĝo ne ĉeestas. ridulo.gif

Paulinho (Montri la profilon) 2013-decembro-25 19:21:24

En Brazilo, neĝo estas tre malofta kaj nur en la ekstrema sudo. Plie, en la suda hemisfero, la vintro okazas en junio, julio kaj aŭgusto. Per eŭropa influo, multaj homoj simulas neĝon sur Kristnaskaj arboj. Sed kio gravas estas la gentoj, kaj ne la arboj aŭ la neĝo.
PS: Mi ne neas, ke devas esti belega .....

Reen al la supro