Til innholdet

Kie nun estas Blanka Kristnasko?

fra pl74,2013 12 24

Meldinger: 22

Språk: Esperanto

pl74 (Å vise profilen) 2013 12 24 23:46:33

Mi estas scivola. Blanka Kristnasko estas tre bela - bedaŭrinde en Hungario nuntempe tre malofta. Kie nun estas neĝo, do Blanka Kristnasko?

Nile (Å vise profilen) 2013 12 25 01:06:51

Tia Kristnasko neniam okazas ĉitie en la Sur de Usono! XD

michaleo (Å vise profilen) 2013 12 25 05:46:08

Kutime en Pollando Kristnasko estas blanka kaj malvarma, sed ne ĉi-jare.

Aubright (Å vise profilen) 2013 12 25 06:17:43

Ĉi tie en Teksaso (ĉirkaŭ Hustono) ni neniam havas neĝon, eĉ dum la plej malvarmaj jaroj. La legenda "blanka kristnasko" estas io, kiu mi ne vidis.

antoniomoya (Å vise profilen) 2013 12 25 07:43:57

pl74:Mi estas scivola. Blanka Kristnasko estas tre bela - bedaŭrinde en Hungario nuntempe tre malofta. Kie nun estas neĝo, do Blanka Kristnasko?
De kie aperis tiun esprimon? Ĉar miaregione, sude de Hispanlando, neniam mi spertis blankan kristnaskon (tiujare, ĝi estas pli ĝuste pluva kristnasko). Do, Blanka Kristnasko devas esti, certe, elpenso de iu kiu pasis tiujn vintrajn tagojn enneĝita.

Frost-amike.

basica (Å vise profilen) 2013 12 25 08:41:08

mi loĝas en Australia. mi ne vidas "blanka kristnasko" de kiam mi estis knabo al nun malgajo.gif

Lakiro (Å vise profilen) 2013 12 25 08:42:53

Venu al Rusio kaj vidu! Tamen la feston la rusoj solenas 7 de januaro (laŭ malnova stilo). Bonvenon!

basica (Å vise profilen) 2013 12 25 08:56:31

Lakiro:Venu al Rusio kaj vidu! Tamen la feston la rusoj solenas 7 de januaro (laŭ malnova stilo). Bonvenon!
mia "parents" de "serbia" kaj estas "Orthodox" kaj ni solenas kristnasko en januaro 7 kaj novo jare en januaro 13 ridulo.gif , sed "Australians" solenas en 25 decembro.

raffadalbo (Å vise profilen) 2013 12 25 11:10:28

antoniomoya:
pl74:Blanka Kristnasko estas tre bela
Miaregione, sude de Hispanlando, neniam mi spertis blankan kristnaskon (tiujare, ĝi estas pli ĝuste pluva kristnasko). Do, Blanka Kristnasko devas esti, certe, elpenso de iu kiu pasis tiujn vintrajn tagojn enneĝita.
Verdire, mi opinias ke eble malpli ol 10% de la homaro spertas blankan Kristnaskon. Ankaŭ ĉi tie apud Romo kutime ne neĝas; nur dum aparte malvarmaj jaroj ni havas unu-du tagojn kun neĝo en januaro aŭ februaro (do POST Kristnasko).

Sed, kiel diras "pl74", blanka Kristnasko estas tre bela. Pro tio oni pentras Kristnaskon kun Kometo, eĉ kiam en cielo ne estas kometoj; kun piceo, eĉ en landoj kie piceo ne kreskas; kaj kun neĝo, eĉ se neĝo ne ĉeestas. ridulo.gif

Paulinho (Å vise profilen) 2013 12 25 19:21:24

En Brazilo, neĝo estas tre malofta kaj nur en la ekstrema sudo. Plie, en la suda hemisfero, la vintro okazas en junio, julio kaj aŭgusto. Per eŭropa influo, multaj homoj simulas neĝon sur Kristnaskaj arboj. Sed kio gravas estas la gentoj, kaj ne la arboj aŭ la neĝo.
PS: Mi ne neas, ke devas esti belega .....

Tibake til toppen