Viestejä: 32
Kieli: Esperanto
eojeff (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 1.04.08
Cŭ Esperanto en 100 jaroj pli? Se jes, en kio manieroj vi atendas la Esperantaj lingvo evoluadon?
Mi opinas:
* Jes, Esparanto existas.
* Ĥ ne malaperas.
* Pli neologismojn en la lingvon. Malbona en mia opinas.
* Multaj pli malfermita fonto projektoj kiel ESPDIC por la komuna bono.
Via opinas?
Fenris_kcf (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 1.14.52
Oijos (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 1.23.36
Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.Oni jam uzis Esperanton mise kaj mallerte dum pli ol 100 jaroj. Volapük plu ekzistas kaj probable ankaŭ ekzistos ĝis la malkomenco de la homoj.
horsto (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 1.42.39
Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.Tio estas kontraŭdiro. Laŭ vi li sterkas la lingvon, tio havas fortigan efikon.
KamiloEspero (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 2.11.30
Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.Kia maleleganta, malĝentila, aroganta mensaĝo! Esperantistaĉulo !
jozefo_22 (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 2.52.44
Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.Unue mi devas priparoli la fortan antaŭan mesaĝon de la samideano Fenris_kcf: kvankam vi pravas gramatike kaj ortografie pri la eraroj de nia samideano usona, vi ne tute rajtas paroli tiel pri li... Aliflanke, pri la fadena demando miaopinie estas ke la lingvo ekzistos multajn jarcentojn pli sendepende de se ĝi finfine atingas ĝian sopiritan celon: esti vere uzata kiel pontlingvo
Clarence666 (Näytä profiilli) 26. joulukuuta 2013 4.49.52
> Se jes, en kio manieroj vi atendas
Mi atendas (timas):
- Esperanto ekzistas
- FdE kaj AdE ekzistas
- Neniuj sxangxoj de lingvo (krom novaj utilaj kaj senutilaj vortoj)
- Cxirkaux 1/10'000 da populacio parolas Esperanton
- Cxirkaux 1'000 Esperantidoj totaligantaj cxirkaux 10'000 parolantojn
Mi deziras:
- Esperanto reformita
- Esperanto estas lingvo oficia de EU kaj preferita mondolingvo
- Ido kaj aliaj Esperantidoj nuligxis
Mi revas tro
raffadalbo (Näytä profiilli) 27. joulukuuta 2013 19.25.44
Clarence666:Mi deziras:Ankaŭ laŭ mi, Esperanto bezonas reformon. Tamen, kiel arbo, se oni volas fleksi ĝin tro rapide, oni rompos ĝin. Reformoj utilos nur se ili estos sufiĉe malrapidaj... Kaj mi opinias ke, se Esperanto disvastiĝos, saĝaj reformoj alvenos. Necesas nur pacienco.
- Esperanto reformita
Clarence666:Minimume, mi ŝatus ke Esperanto estu unu el la lingvoj oficialaj de EU. Ne ŝajnas facile, bedaŭrinde.
- Esperanto estas lingvo oficiala de EU kaj preferita mondolingvo
Clarence666:Esperantidoj ne ĝenas min. Ĝis nun, ili ne multe sukcesis. Se unu el ili sukcesos, ĝi estos LA reformita Esperanto. Mi ne kredas ke pluraj Esperantidoj povos sukcesi samtempe.
- Ido kaj aliaj Esperantidoj nuligxis
Clarence666:Mi revas tro.Revu, revu. Revi estas necesa kondiĉo por progreso - kvankam nura revo ne sufiĉas. Do, mi opinias ke ĉiuj devus revi plie.
efilzeo (Näytä profiilli) 27. joulukuuta 2013 20.15.46
vincas (Näytä profiilli) 27. joulukuuta 2013 20.40.23
Clarence666:Mi deziras:
- Esperanto reformita
raffadalbo:Ankaŭ laŭ mi, Esperanto bezonas reformon.Feliĉe viaj dezirataj reformoj jam delonge estas faritaj. Iru kaj eklernu laŭ sia gusto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantidoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperantido...
Adjuvanto (de Beaufront)
Adjuvilo (1910), fikcia
Antido (de Saussure, 1907)
Arcaicam Esperantom (1969) de Manuel Halvelik: fikcia dialekto por aspekti arĥaisma.
Carmeni (1997)
Dutalingue (1908)
Eo, mallongaj radikoj (1926)
Esk (M. Sendahl, Brazilo, 1912 aŭ 1913)
Espenov
Esperando (2000)
Esperan, (2003 kreita pro estetikaj kialoj)
Esperant' (1998), alternativa ĵargono
Esperanta (esperantido)
Esperanto de DLT, traduksistemo (1983)
Esperanto moderna/Linguna (1992)
Esperantido (Berna variaĵo) (de Saussure, 1919)
Esperantido (Neuchâtel-a variaĵo) (de Saussure, 1920)
Esperantuisho (1951)
Framasona Esperanto (1913), speciala ĵargono
Gavaro de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki slangaĵojn aŭ parolmanierojn de krimuloj
Idido
Ido (1907)
Italico (Triola, 1909)
Konkordio (de Saussure)
Latin-Esperanto, (Giuliano Vanghetti, 1911. Vortprovizo baze prenita al Latino sen fleksio de Peano; gramatiko de Esperanto)
Linguna = Esperanto moderna
Latin-Ido (Giuliano Vanghetti, kun influo de Ido)
Linguo internationala (Evacustes Phipson, Groydon, 1908)
Lingvo monde (Wladislas Kozlowski, San-Diego (Kalifornio), 1949)
Logo (esperantido) (Edgar Darde, Makcjevka, 1907)
Menimo (Diego Starrenburg, Valencia, 1922)
Moderna Esperanto (Teddy Hagner, Houston, 1958)
Mondlango (2002)
Mundolinco (1888)
Neo (Alfandari, 1961)
Normlingva Esperanto, teĥnika ĵargono
Novam (1928)
Nov-Esperanto (de Saussure, 1925)
Nuv-Esperanto (Jean Barral, 1910-12)
Ortologia Esperanto
Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
Popido de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki popolajn esprimojn kaj parolmanierojn de malkleruloj.
Reform-Esperanto (1910)
Romanal (1912)
Sen:esepera, svarabakta, kun 14 konsonantoj (1996)
Sintesal (N. Rubinin, Rusio, 1931)
Slava Esperanto (Josef Konechný, 1912)
Snifferanto (2006)
Spelling (Johano Kubacki, Indiana, 1949)
Union-Sistem (Jean Barral, 1914)
Unitario (1987)
Universal (1923-1928)
Universala lingva kodo, fikcia
Vikto (1981)
Womeze (Michele Guglielmino, 2012)
Xomeze (Michele Guglielmino, 2009)
--------------------------------------------------------
Ĉu al ni vere bezonas pli da reformoj?