去目錄頁

Cŭ Esperanto en 100 jaroj pli?

eojeff, 2013年12月26日

讯息: 32

语言: Esperanto

eojeff (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:04:08

Saluton!

Cŭ Esperanto en 100 jaroj pli? Se jes, en kio manieroj vi atendas la Esperantaj lingvo evoluadon?

Mi opinas:

* Jes, Esparanto existas.
* Ĥ ne malaperas.
* Pli neologismojn en la lingvon. Malbona en mia opinas.
* Multaj pli malfermita fonto projektoj kiel ESPDIC por la komuna bono.

Via opinas?

Fenris_kcf (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:14:52

Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.

Oijos (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:23:36

Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.
Oni jam uzis Esperanton mise kaj mallerte dum pli ol 100 jaroj. Volapük plu ekzistas kaj probable ankaŭ ekzistos ĝis la malkomenco de la homoj.

horsto (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:42:39

Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.
Tio estas kontraŭdiro. Laŭ vi li sterkas la lingvon, tio havas fortigan efikon.

KamiloEspero (显示个人资料) 2013年12月26日上午2:11:30

Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.
Kia maleleganta, malĝentila, aroganta mensaĝo! Esperantistaĉulo !

jozefo_22 (显示个人资料) 2013年12月26日上午2:52:44

Fenris_kcf:Admin: Forigita insulto al alia uzanto. Insultoj ne estas permesitaj en la forumoj.
Unue mi devas priparoli la fortan antaŭan mesaĝon de la samideano Fenris_kcf: kvankam vi pravas gramatike kaj ortografie pri la eraroj de nia samideano usona, vi ne tute rajtas paroli tiel pri li... Aliflanke, pri la fadena demando miaopinie estas ke la lingvo ekzistos multajn jarcentojn pli sendepende de se ĝi finfine atingas ĝian sopiritan celon: esti vere uzata kiel pontlingvo

Clarence666 (显示个人资料) 2013年12月26日上午4:49:52

> Esperanto en 100 jaroj pli?
> Se jes, en kio manieroj vi atendas

Mi atendas (timas):

- Esperanto ekzistas
- FdE kaj AdE ekzistas
- Neniuj sxangxoj de lingvo (krom novaj utilaj kaj senutilaj vortoj)
- Cxirkaux 1/10'000 da populacio parolas Esperanton
- Cxirkaux 1'000 Esperantidoj totaligantaj cxirkaux 10'000 parolantojn

Mi deziras:

- Esperanto reformita
- Esperanto estas lingvo oficia de EU kaj preferita mondolingvo
- Ido kaj aliaj Esperantidoj nuligxis

Mi revas tro malgajo.gif

raffadalbo (显示个人资料) 2013年12月27日下午7:25:44

Clarence666:Mi deziras:
- Esperanto reformita
Ankaŭ laŭ mi, Esperanto bezonas reformon. Tamen, kiel arbo, se oni volas fleksi ĝin tro rapide, oni rompos ĝin. Reformoj utilos nur se ili estos sufiĉe malrapidaj... Kaj mi opinias ke, se Esperanto disvastiĝos, saĝaj reformoj alvenos. Necesas nur pacienco.

Clarence666:
- Esperanto estas lingvo oficiala de EU kaj preferita mondolingvo
Minimume, mi ŝatus ke Esperanto estu unu el la lingvoj oficialaj de EU. Ne ŝajnas facile, bedaŭrinde.

Clarence666:
- Ido kaj aliaj Esperantidoj nuligxis
Esperantidoj ne ĝenas min. Ĝis nun, ili ne multe sukcesis. Se unu el ili sukcesos, ĝi estos LA reformita Esperanto. Mi ne kredas ke pluraj Esperantidoj povos sukcesi samtempe.

Clarence666:Mi revas tro.
Revu, revu. Revi estas necesa kondiĉo por progreso - kvankam nura revo ne sufiĉas. Do, mi opinias ke ĉiuj devus revi plie. ridulo.gif

efilzeo (显示个人资料) 2013年12月27日下午8:15:46

En 100 jaroj mi ne scias. Tamen mi certas ke dum la jaro 3000 ĉiuj homoj parolos Esperanton aŭ similan lingvon.

vincas (显示个人资料) 2013年12月27日下午8:40:23

Clarence666:Mi deziras:

- Esperanto reformita
raffadalbo:Ankaŭ laŭ mi, Esperanto bezonas reformon.
Feliĉe viaj dezirataj reformoj jam delonge estas faritaj. Iru kaj eklernu laŭ sia gusto.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantidoj

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperantido...

Adjuvanto (de Beaufront)
Adjuvilo (1910), fikcia
Antido (de Saussure, 1907)
Arcaicam Esperantom (1969) de Manuel Halvelik: fikcia dialekto por aspekti arĥaisma.

Carmeni (1997)

Dutalingue (1908)

Eo, mallongaj radikoj (1926)
Esk (M. Sendahl, Brazilo, 1912 aŭ 1913)
Espenov
Esperando (2000)
Esperan, (2003 kreita pro estetikaj kialoj)
Esperant' (1998), alternativa ĵargono
Esperanta (esperantido)
Esperanto de DLT, traduksistemo (1983)
Esperanto moderna/Linguna (1992)
Esperantido (Berna variaĵo) (de Saussure, 1919)
Esperantido (Neuchâtel-a variaĵo) (de Saussure, 1920)
Esperantuisho (1951)

Framasona Esperanto (1913), speciala ĵargono

Gavaro de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki slangaĵojn aŭ parolmanierojn de krimuloj

Idido
Ido (1907)
Italico (Triola, 1909)

Konkordio (de Saussure)

Latin-Esperanto, (Giuliano Vanghetti, 1911. Vortprovizo baze prenita al Latino sen fleksio de Peano; gramatiko de Esperanto)
Linguna = Esperanto moderna
Latin-Ido (Giuliano Vanghetti, kun influo de Ido)
Linguo internationala (Evacustes Phipson, Groydon, 1908)
Lingvo monde (Wladislas Kozlowski, San-Diego (Kalifornio), 1949)
Logo (esperantido) (Edgar Darde, Makcjevka, 1907)

Menimo (Diego Starrenburg, Valencia, 1922)
Moderna Esperanto (Teddy Hagner, Houston, 1958)
Mondlango (2002)
Mundolinco (1888)

Neo (Alfandari, 1961)
Normlingva Esperanto, teĥnika ĵargono
Novam (1928)
Nov-Esperanto (de Saussure, 1925)
Nuv-Esperanto (Jean Barral, 1910-12)

Ortologia Esperanto

Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
Popido de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki popolajn esprimojn kaj parolmanierojn de malkleruloj.

Reform-Esperanto (1910)
Romanal (1912)

Sen:esepera, svarabakta, kun 14 konsonantoj (1996)
Sintesal (N. Rubinin, Rusio, 1931)
Slava Esperanto (Josef Konechný, 1912)
Snifferanto (2006)
Spelling (Johano Kubacki, Indiana, 1949)

Union-Sistem (Jean Barral, 1914)
Unitario (1987)
Universal (1923-1928)
Universala lingva kodo, fikcia

Vikto (1981)

Womeze (Michele Guglielmino, 2012)

Xomeze (Michele Guglielmino, 2009)

--------------------------------------------------------

Ĉu al ni vere bezonas pli da reformoj?

回到上端