Al contingut

-KS- mojoseca sufikso por Esperanto!!

de Vladicxjo, 30 de desembre de 2013

Missatges: 24

Llengua: Esperanto

lagtendisto (Mostra el perfil) 5 de gener de 2014 16.39.47

UZES:Estas konata fakto, ke kelkaj novbakitaj esperantistoj volas refari la lingvon tuj, jam antaŭ ol vere lerni ĝin, dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas.
Ankau estas fakto konata, ke ofte esperantistoj novbakitaj estas kreema plu ol Eo-veteranoj konservemaj. Kial oni ne povus kompreni kreemon de esperantistoj novbakitaj kia gajno anstatau igu ilin kia 'verkisto diabla'?

robbkvasnak (Mostra el perfil) 5 de gener de 2014 18.18.42

Ideoksoj!

Altebrilas (Mostra el perfil) 5 de gener de 2014 19.46.20

spreecamper: Kial oni ne povus kompreni kreemon de esperantistoj novbakitaj kia gajno anstatau igu ilin kia 'verkisto diabla'?
Mi konsentas. Ĝi devas esti komprenata kaj eĉ kuraĝigata, se ili mem provas la rezulton de sian kreemon. Kiel ĉiuj verkistoj, ili verku tekstojn, kaj klopodu por instigi aliajn esperantistojn legi ilin. Tiel ili malkovros mem la utilecon de "normala" esperanto.

Krom se ili estas geniuloj... kaj ekhavos multajn ŝatantojn, kiuj arde emas legi iliajn verkojn: Des pli bone por la Movado!

goli (Mostra el perfil) 5 de gener de 2014 23.08.32

La ideo estas ne malbona, kaj komence mi ŝatis ĝin. La aŭtoro certe havas sencon de humuro. Sed mi pensas, ke normalaj, ordinaraj mallongigoj sufiĉas. Tre bone funkcias sal (saluton), mojosa(modernjunstila). Televido, ekzemple, mallongigeblas kiel tovo, frato - kiel fro, sunokulvitroj - kiel sunumoj. La sufikso -ks- estas troa, miapense, ĉar la problemo de slangigo kaj mallongigo estas solvebla per jam ekzistantaj iloj de la lingvo esperanto. Kaj alia gravaĵo estas, ke oni devas kompreni vin, transdono de informaĵoj estas ĉefa funkcio de ĉiu lingvo. Kreema uzado de lingvo estas tre bona, kaj ĝi tre riĉigas la lingvon, sed tiu kreema uzada devas komprenebli.

Tornar a dalt