Al la enhavo

-KS- mojoseca sufikso por Esperanto!!

de Vladicxjo, 2013-decembro-30

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Vladicxjo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 14:58:49

novatago: Tial mi petas lin ke li estu kohera kaj se li volas ŝanĝi ion, li ŝanĝu nur sian gepatran lingvon.
Mia kaj ies ajn gepatraj lingvoj jam havas multege da slangajhoj, kaj novaj vortoj kaj esprimmanieroj aperas senchese en chiu per ties parolantoj. Kial ne eblas en Eo??

RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-januaro-04 16:23:48

Permesu min savi al vi iom da tempo.

Tiu estas nur unu el la fadenoj pri slango. La serĉilo funkcias bone.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-januaro-04 17:33:25

@Novatago
Mi ne vidas malkonsenton inter ni: mi parolis pri kreemon, vi pri esprimkapablo. La verkisto mem devas trovi rimedon, kaj la ideo de Vladiĉjo estas taŭga, se li uzas gîn mem kaj se liaj legantoj aprobas... Ne bezonas meti tion en la gramatiko. Nur Uzado décidas...

akueck (Montri la profilon) 2014-januaro-04 18:35:19

Altebrilas:Nur Uzado décidas...
Okaze de Esperanto la afero statas iom alie:

Novajn vortojn rajtas enkonduki chiu esperantisto; ilin akceptas au ne la parolantoj.

Novajn formojn (tiaj chi povas esti, simple dirite: novaj reguloj kaj unuradikajhoj paralelaj al unuradikajhoj oficialaj/Fundamentaj) rajtas aprobi tamen nur la Akademio.

Bonvole legu mian jaman kontribuon de 2014-01-01 10:34:27.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

UZES (Montri la profilon) 2014-januaro-04 19:39:45

Estas konata fakto, ke kelkaj novbakitaj esperantistoj volas refari la lingvon tuj, jam antaŭ ol vere lerni ĝin, dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas.

Vladicxjo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:44:42

UZES:dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas.
Se homo estas alkutimighinta al io, tio ne signifas ke ghi estas bona)) Au ech se estas bona, kial do ne fari ghin ankorau pli bone almenau nun, se ne estis dekomence kreita tiel??

michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 21:03:14

Vladicxjo:
UZES:dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas.
Se homo estas alkutimighinta al io, tio ne signifas ke ghi estas bona)) Au ech se estas bona, kial do ne fari ghin ankorau pli bone almenau nun, se ne estis dekomence kreita tiel??
Problemo estas tiel, ke tiu sufikso deformus vortradikon. Verdire, ekzistas jam du tiaj sufiksoj -ĉj kaj -nj, sed ili estas uzataj preskaŭ ĉiam kun nomoj (krom kelkaj esceptoj, ekzemple: panjo, paĉjo), do risko de miskompreno estas eta. Kiel iu skribis pli frue: El la mokso venis nova sekso...

Vladicxjo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 21:25:55

michaleo:
Problemo estas tiel, ke tiu sufikso deformus vortradikon. Verdire, ekzistas jam du tiaj sufiksoj -ĉj kaj -nj, sed ili estas uzataj preskaŭ ĉiam kun nomoj (krom kelkaj esceptoj, ekzemple: panjo, paĉjo), do risko de miskompreno estas eta. Kiel iu skribis pli frue: El la mokso venis nova sekso...
mi celis ke estu mallongigitaj plejparte nur longaj kaj oftege uzataj vortoj, kiel tio okazas en naturaj lingvoj, do ambiguecon eblas eviti.

horsto (Montri la profilon) 2014-januaro-05 01:47:30

Vladicxjo:
UZES:dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas.
Se homo estas alkutimighinta al io, tio ne signifas ke ghi estas bona)) Au ech se estas bona, kial do ne fari ghin ankorau pli bone almenau nun, se ne estis dekomence kreita tiel??
Ne temas pri alkutimiĝo. Temas pri kompreno. Homoj, kiuj lernis la lingvon akceptas kaj ŝatas ĝin.
Homoj kiuj eklernas ĝin ĉiam havas multajn idojn por plibonigi ĝin (ankaŭ mi havis). Sed ili ne bone komprenas la tuton kaj tial la ideoj ne estas bonaj.
Rilate sufiksojn, Zamenhof mem jam elpensis multajn aliajn sufiksojn, sed li fine decidis forigi ilin ĉar ili ne faciligis, sed malfaciligis la lingvon.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-05 15:32:07

Vladicxjo:oni povas skribe uzi -X- anstataw -KS- por plia mojoseco: telexo, bixo, sonoxoj, moksa))
Mi solvus la problemon de cxapeloj (?) antaw okupi la altvaloran ikson generante nur frenezan mojosecegon.

Reen al la supro