Přejít k obsahu

-KS- mojoseca sufikso por Esperanto!!

od uživatele Vladicxjo ze dne 30. prosince 2013

Příspěvky: 24

Jazyk: Esperanto

Vladicxjo (Ukázat profil) 30. prosince 2013 19:22:12

Mi havas ideon. Esperanto bezonas sufikson donantan mojosecon al umoj!!

Mi proponas uzi por tio -KS-. Sed mi pensas, ke nur sufikso ne sufichas. En multaj lingvoj slange oni mallongigas longajn radikojn de vortoj, en la angla: brother -> bro, microphono -> mic; en la rusa: телевизор - телик - ktp. Mi pensas, ke tio tawgos ankaw por junulara slango en Eo. Oni mallongigu kiel oni farus kun sufiksoj -CHJ- kaj -NJ-, ekz:

televidilo -> telekso
biciklo -> bikso
sunokulvitroj -> sunoksoj
mojosa - moksa

krome oni povas skribe uzi -X- anstataw -KS- por plia mojoseco: telexo, bixo, sonoxoj, moksa))

robbkvasnak (Ukázat profil) 31. prosince 2013 0:14:13

Mi ŝatas vian liberan sencon de humuro! Moksas!

akueck (Ukázat profil) 31. prosince 2013 10:53:30

Vladicxjo:Mi havas ideon. Esperanto bezonas sufikson donantan mojosecon al umoj!!

Mi proponas uzi por tio -KS-. Sed mi pensas, ke nur sufikso ne sufichas. En multaj lingvoj slange oni mallongigas longajn radikojn de vortoj, en la angla: brother -> bro, microphono -> mic; en la rusa: телевизор - телик - ktp. Mi pensas, ke tio tawgos ankaw por junulara slango en Eo. Oni mallongigu kiel oni farus kun sufiksoj -CHJ- kaj -NJ-, ekz:

televidilo -> telekso
biciklo -> bikso
sunokulvitroj -> sunoksoj
mojosa - moksa

krome oni povas skribe uzi -X- anstataw -KS- por plia mojoseco: telexo, bixo, sonoxoj, moksa))
En la senco de la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto vi proponas du "formojn novajn":

1) sufikson "-ks'", kiu estas aldonebla al radiko mallongigita, kiel analoge okaze de "-chj'" kaj "-nj'", kaj kiu esprimas la ideon de mojoseco*) kaj
2) uzeblecon de la ne origine Esperanta litero "x" anstatau la supre menciita sufikse uzata "ks".

*) Chi-kuntekste la autoritata centra institucio krome devas difini la ideon de "mojos'", char ghi estas nek Fundamenta nek oficiala nek internacia.

Bonvole notu, ke lau la Antauparolo formon novan povas rekomendi nur "autoritata centra institucio", t. e. lau nuntempa ghenerale akceptita kompreno la Akademio de Esperanto: "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova" (citita el la Antauparolo).

Alie statas, se vi simple uzas viajn ekzemplajn unuradikajhojn kiel radikojn de la respektivaj novaj vortoj**) "teleks'o", "biks'o", "oks'o", "moks'a". Por tio chi vi ne bezonas ian aprobon de ia institucio.

**) Antauparolo, sepa alineo: "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..."

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Altebrilas (Ukázat profil) 1. ledna 2014 1:34:47

El la mokso venis nova sekso...

novatago (Ukázat profil) 1. ledna 2014 8:07:08

Vladicxjo:Mi pensas, ke tio taŭgos ankaŭ por junulara slango en Eo.
Se vi pensas ke internacia lingvo bezonas ian slangon, vi komprenis nenion pri kio temas internacia lingvo, almenaŭ pri kio temas Esperanto.

La afero estas ke ĉiu parolu la saman lingvon por helpi komunikado, sed tute ne estas krei variantojn laŭ grupetoj por malhelpi komunikadon.

Por tiaj aferoj oni jam havas la anglan aŭ vi povas uzi la rusan mem.

Tiaj ideoj nur ridindigas Esperanton kaj ties parolantojn.

Ĝis, Novatago.

akueck (Ukázat profil) 1. ledna 2014 10:34:28

novatago:
Vladicxjo:Mi pensas, ke tio taŭgos ankaŭ por junulara slango en Eo.
Se vi pensas ke internacia lingvo bezonas ian slangon, vi komprenis nenion pri kio temas internacia lingvo, almenaŭ pri kio temas Esperanto.
La ideo, au jam: la strebado al tio, ke ankau planlingvo, kiel Esperanto, estu plej eble esprim- kaj nuanckapabla, per si mem ne estas malestiminda. Chiuokaze oni devas konscii la antaukondichojn por eventuala efektivigo, t. e. simple kompilite:

1) Chu temas pri ne internacia "formo nova"? Tiaokaze ia aprobo de la Akademio de Esperanto estas necesa. Koncerne mallongigon de oficiala radiko estas ech historiaj ekzemploj, nome okaze de la Akademia tolerdeklaro pri interalie "konvers'i".
2) Chu temas pri "nova vorto"? Tiaokaze praktike sufichas la akceptado fare de la parolantaro.
3) Chu temas pri internacia vorto? Tiaokaze nenies aprobo estas necesa (pro Regulo 15).

Vidu ankau mian prian kontribuon de 2013-12-31 11:53:29.

Bedaurinde la prezentado de tiaj antaukondichoj estas neglektata en interalie Esperanto-kursoj kaj lernmaterialoj, kaj tio chi estas vera malperfektajho en nia lingva komunumo.

Bonan novan jaron!

Andreas

--
Andreas Kueck

Altebrilas (Ukázat profil) 1. ledna 2014 13:51:11

novatago:
Vladicxjo:Mi pensas, ke tio taŭgos ankaŭ por junulara slango en Eo.
Se vi pensas ke internacia lingvo bezonas ian slangon, vi komprenis nenion pri kio temas internacia lingvo, almenaŭ pri kio temas Esperanto.

La afero estas ke ĉiu parolu la saman lingvon por helpi komunikado, sed tute ne estas krei variantojn laŭ grupetoj por malhelpi komunikadon.

Por tiaj aferoj oni jam havas la anglan aŭ vi povas uzi la rusan mem.

Tiaj ideoj nur ridindigas Esperanton kaj ties parolantojn.

Ĝis, Novatago.
La afero ne estas tiel simpla. Esperanto estis kreata por ebligi paroladon inter homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj. Sed ankaŭ por ebligi tradukado de diversaj nacilingvaj verkoj, kaj inter tiuj verkoj estas romanoj kie personuloj foje esprimiĝas slange aŭ per fi-vortoj aŭ tutsimple ne parolas korekte sian lingvon. Tial esperanto devas havi rimedon por traduki ilian lingvaĵon.

Ne utilas nek dezirindas enfundamentigi tiajn slangojn, sed la verkisto devas uzi sian kreemon por tajlori vortojn elvokantajn klare la signifon KAJ la slangecon. Uzo de -KS- povas esti rimedo inter aliaj, kondiĉe, ke oni evitu konfuzojn.

Notinde, ke Kalocsay jam provis krei mezepokaspektan esperantaĵon.
Serĉu en tiu paĝo:

http://www.angelfire.com/mo2/bulteno/1199.html
Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu, sed oblivays... ktp.

sudanglo (Ukázat profil) 1. ledna 2014 18:09:07

La afero ne estas tiel simpla. Esperanta estas kreinta por ebligi ...
Ankaŭ mi malbone tajpas - Esperanto estis kreita por ...

Altebrilas (Ukázat profil) 3. ledna 2014 22:29:46

sudanglo:
La afero ne estas tiel simpla. Esperanta estas kreinta por ebligi ...
Ankaŭ mi malbone tajpas - Esperanto estis kreita por ...
Vi pravas. La novjaraj festoj havas terurajn efikojn... Tamen plej bonajn dezirojn por 2014!

novatago (Ukázat profil) 3. ledna 2014 23:28:07

Altebrilas:
novatago:
Vladicxjo:Mi pensas, ke tio taŭgos ankaŭ por junulara slango en Eo.
Se vi pensas ke internacia lingvo bezonas ian slangon, vi komprenis nenion pri kio temas internacia lingvo, almenaŭ pri kio temas Esperanto.

La afero estas ke ĉiu parolu la saman lingvon por helpi komunikado, sed tute ne estas krei variantojn laŭ grupetoj por malhelpi komunikadon.

Por tiaj aferoj oni jam havas la anglan aŭ vi povas uzi la rusan mem.

Tiaj ideoj nur ridindigas Esperanton kaj ties parolantojn.

Ĝis, Novatago.
La afero ne estas tiel simpla. Esperanto estis kreata por ebligi paroladon inter homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj. Sed ankaŭ por ebligi tradukado de diversaj nacilingvaj verkoj, kaj inter tiuj verkoj estas romanoj kie personuloj foje esprimiĝas slange aŭ per fi-vortoj aŭ tutsimple ne parolas korekte sian lingvon. Tial esperanto devas havi rimedon por traduki ilian lingvaĵon.

Ne utilas nek dezirindas enfundamentigi tiajn slangojn, sed la verkisto devas uzi sian kreemon por tajlori vortojn elvokantajn klare la signifon KAJ la slangecon. Uzo de -KS- povas esti rimedo inter aliaj, kondiĉe, ke oni evitu konfuzojn.

Notinde, ke Kalocsay jam provis krei mezepokaspektan esperantaĵon.
Tamen la propono ne temas pri tio. Se oni bezonas por traduki ion tian, la propra sprimkapablo de la tradukisto devas decidi kiel fari tion. Oni ne bezonas proponon por solvi novan neekzistantan problemon.

La ideo nur temas pri mojosigi Esperanton. Ni ĉiuj scias, aŭ devus scii ke Esperanto mojosas tiel, kiel ĝi estas. Nu, eble Vladicxjo, kiam lernas alian lingvon, ĝenas instruiston aŭ parolantojn de tiuj aliaj lingvoj per mojosigaj ideoj por ĉiu lingvo. Tamen, mi tre dubas ke li faras tion. Tial mi petas lin ke li estu kohera kaj se li volas ŝanĝi ion, li ŝanĝu nur sian gepatran lingvon.

Ĝis, Novatago.

Zpět na začátek