Til indholdet

Netransitiva 'esti'

af michaleo, 3. jan. 2014

Meddelelser: 14

Sprog: Esperanto

michaleo (Vise profilen) 3. jan. 2014 16.46.31

Jen du frazoj:
1) Kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas kvadrato.
Ĉu en ĉi tiu situacio vortordo devas esti fiksita. Se ne devas, ne eblas konstati ĉu frazo estas vera aŭ malvera, ĉar ĝi povus esti vera nur unuvice. Ĉu oni devas sekvi la frazon de maldekstre dekstren?

tommjames (Vise profilen) 3. jan. 2014 17.13.29

Miaopinie ambaŭ frazoj estas malĝustaj, ĉar (laŭ tradicio) kvadrato kaj ortanguloj estas ĉiam malsamaj formoj, laŭ jena skemo: http://www.reta-vortaro.de/revo/bld/e_kvarlateroj....

Tamen se vi ŝanĝus "kvadrato" al "kvarlatero", mi konsentus ke la vortordo gravas. Estas same kiel la diferenco inter "leono estas besto" kaj "besto estas leono"; la unua frazo ĝustas, sed la dua ne. Tio montras kiel vortordo ĉe "esti" ne ĉiam estas libera.

michaleo (Vise profilen) 3. jan. 2014 17.26.34

tommjames:Miaopinie ambaŭ frazoj estas malĝustaj, ĉar (laŭ tradicio) kvadrato kaj ortanguloj estas ĉiam malsamaj formoj, laŭ jena skemo: http://www.reta-vortaro.de/revo/bld/e_kvarlateroj....

Tamen se vi ŝanĝus "kvadrato" al "kvarlatero", mi konsentus ke la vortordo gravas. Estas same kiel la diferenco inter "leono estas besto" kaj "besto estas leono"; la unua frazo ĝustas, sed la dua ne. Tio montras kiel vortordo ĉe "esti" ne ĉiam estas libera.
Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.

Ĉu la vortordo ne ĉiam estas libera, ĉu pli ĝuste neniam estas libera? Ĉar se ne ĉiam estas libera, ne eblas konstati kiam ĝi estas libera?

efilzeo (Vise profilen) 3. jan. 2014 17.47.52

Uzante "enhavi" por paroli pri aroj la problemo malaperas.

michaleo (Vise profilen) 3. jan. 2014 17.50.30

efilzeo:Uzante "enhavi" por paroli pri aroj la problemo malaperas.
Jes, sed temas pri 'esti' kaj la precizeco de frazo kun ĝi.

tommjames (Vise profilen) 3. jan. 2014 18.00.59

michaelo:Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.
Jes, teknike tio ĝustas, sed tradicie ili estas malsamaj formoj. Kvankam "ortangulo" povus esti iu ajn formo kun ortoj, la tradicio havas ke ĝi estas "rectangle" (angle). Pri tio estas komentoj en jena paĝo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/angul.html#ang...

michaelo:Ĉu la vortordo ne ĉiam estas libera, ĉu pli ĝuste neniam estas libera? Ĉar se ne ĉiam estas libera, ne eblas konstati kiam ĝi estas libera?
Mi ne dirus ke ĝi neniam estas libera. Ekzemple kun sinonimoj "X estas Y kaj Y estas X" povus esti valida (kiam X kaj Y estas sinonimoj).

michaleo (Vise profilen) 3. jan. 2014 18.29.21

tommjames:

Mi dirus, ke tio ne estas tradicio, sed kutimo. Kutime homoj imagas ortangulojn, kvadratojn kaj rombojn alie. Tamen laŭsignife kvadrato estas kaj rombo kaj ortangulo, ĉar verigas ambaŭ kondiĉojn - ĝi havas 4 samajn laterojn kaj 4 ortajn angulojn.

Vi premisas iun scion pri temo. Sed oni devus esti pretaj por tio, ke iuj homoj ne scias, ĉu iuj vortoj estas sinonimoj aŭ ne estas - kiel en mia ekzemplo.

Francestral (Vise profilen) 3. jan. 2014 19.37.52

Pri la vortordo, laŭ PMEG 34.1. Ordo de frazpartoj:
Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj).
Do:
-La frazo "Kvadrato estas ortangulo." estas vera.
-La frazo "Ortangulo estas kvadrato." estas malvera.

tommjames:
michaelo:Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.
Jes, teknike tio ĝustas, sed tradicie ili estas malsamaj formoj.
En matematiko, oni bezonas, ke kvadrato estas ortangulo. Alie, en ĉiuj teoremoj, oni anstataŭigus ĉiuj "ortangulo" per "kvadrato aŭ ortangulo". Tio estus herezo.

tommjames (Vise profilen) 3. jan. 2014 20.35.58

Nu ĉiukaze la afero pri ortanguleco de kvadrato estas flankafero ekstertema. Koncerne la originalan demandon, mi konsentas ke la vortordo gravas ĉe "esti" (kaj ĉe iĝ-verboj kun "perverba priskribo" ) por senkonfuze trafi la ĝustan signifon.

Rugxdoma (Vise profilen) 4. jan. 2014 10.34.22

michaleo:Jen du frazoj:
1) Kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas kvadrato.
Ĉu en ĉi tiu situacio vortordo devas esti fiksita. Se ne devas, ne eblas konstati ĉu frazo estas vera aŭ malvera, ĉar ĝi povus esti vera nur unuvice. Ĉu oni devas sekvi la frazon de maldekstre dekstren?
Mi skribus
1) Ĉiu kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas ĉiu kvadrato.
Tiam ambaŭ fraoj estas ĝustaj, kvazaŭ mi uzas malsamaj vortordoj.
Se la vorto "ĉiu" ne estas uzata en frazoj kiel tiuj ĉi, tiam oni emas kredi, ke "estas" montras samsignifon.

Tilbage til start