メッセージ: 14
言語: Esperanto
michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月3日 16:46:31
1) Kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas kvadrato.
Ĉu en ĉi tiu situacio vortordo devas esti fiksita. Se ne devas, ne eblas konstati ĉu frazo estas vera aŭ malvera, ĉar ĝi povus esti vera nur unuvice. Ĉu oni devas sekvi la frazon de maldekstre dekstren?
tommjames (プロフィールを表示) 2014年1月3日 17:13:29
Tamen se vi ŝanĝus "kvadrato" al "kvarlatero", mi konsentus ke la vortordo gravas. Estas same kiel la diferenco inter "leono estas besto" kaj "besto estas leono"; la unua frazo ĝustas, sed la dua ne. Tio montras kiel vortordo ĉe "esti" ne ĉiam estas libera.
michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月3日 17:26:34
tommjames:Miaopinie ambaŭ frazoj estas malĝustaj, ĉar (laŭ tradicio) kvadrato kaj ortanguloj estas ĉiam malsamaj formoj, laŭ jena skemo: http://www.reta-vortaro.de/revo/bld/e_kvarlateroj....Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.
Tamen se vi ŝanĝus "kvadrato" al "kvarlatero", mi konsentus ke la vortordo gravas. Estas same kiel la diferenco inter "leono estas besto" kaj "besto estas leono"; la unua frazo ĝustas, sed la dua ne. Tio montras kiel vortordo ĉe "esti" ne ĉiam estas libera.
Ĉu la vortordo ne ĉiam estas libera, ĉu pli ĝuste neniam estas libera? Ĉar se ne ĉiam estas libera, ne eblas konstati kiam ĝi estas libera?
efilzeo (プロフィールを表示) 2014年1月3日 17:47:52
michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月3日 17:50:30
efilzeo:Uzante "enhavi" por paroli pri aroj la problemo malaperas.Jes, sed temas pri 'esti' kaj la precizeco de frazo kun ĝi.
tommjames (プロフィールを表示) 2014年1月3日 18:00:59
michaelo:Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.Jes, teknike tio ĝustas, sed tradicie ili estas malsamaj formoj. Kvankam "ortangulo" povus esti iu ajn formo kun ortoj, la tradicio havas ke ĝi estas "rectangle" (angle). Pri tio estas komentoj en jena paĝo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/angul.html#ang...
michaelo:Ĉu la vortordo ne ĉiam estas libera, ĉu pli ĝuste neniam estas libera? Ĉar se ne ĉiam estas libera, ne eblas konstati kiam ĝi estas libera?Mi ne dirus ke ĝi neniam estas libera. Ekzemple kun sinonimoj "X estas Y kaj Y estas X" povus esti valida (kiam X kaj Y estas sinonimoj).
michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月3日 18:29:21
tommjames:Mi dirus, ke tio ne estas tradicio, sed kutimo. Kutime homoj imagas ortangulojn, kvadratojn kaj rombojn alie. Tamen laŭsignife kvadrato estas kaj rombo kaj ortangulo, ĉar verigas ambaŭ kondiĉojn - ĝi havas 4 samajn laterojn kaj 4 ortajn angulojn.michaelo:Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.Jes, teknike tio ĝustas, sed tradicie ili estas malsamaj formoj. Kvankam "ortangulo" povus esti iu ajn formo kun ortoj, la tradicio havas ke ĝi estas "rectangle" (angle). Pri tio estas komentoj en jena paĝo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/angul.html#ang...
michaelo:Ĉu la vortordo ne ĉiam estas libera, ĉu pli ĝuste neniam estas libera? Ĉar se ne ĉiam estas libera, ne eblas konstati kiam ĝi estas libera?Mi ne dirus ke ĝi neniam estas libera. Ekzemple kun sinonimoj "X estas Y kaj Y estas X" povus esti valida (kiam X kaj Y estas sinonimoj).
Vi premisas iun scion pri temo. Sed oni devus esti pretaj por tio, ke iuj homoj ne scias, ĉu iuj vortoj estas sinonimoj aŭ ne estas - kiel en mia ekzemplo.
Francestral (プロフィールを表示) 2014年1月3日 19:37:52
Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj).Do:
-La frazo "Kvadrato estas ortangulo." estas vera.
-La frazo "Ortangulo estas kvadrato." estas malvera.
tommjames:En matematiko, oni bezonas, ke kvadrato estas ortangulo. Alie, en ĉiuj teoremoj, oni anstataŭigus ĉiuj "ortangulo" per "kvadrato aŭ ortangulo". Tio estus herezo.michaelo:Kvadrato estas ortangula rombo (havas 4 ortajn angulojn, do estas ortangulo) kaj regula kvarlatero samptempe.Jes, teknike tio ĝustas, sed tradicie ili estas malsamaj formoj.
tommjames (プロフィールを表示) 2014年1月3日 20:35:58
Rugxdoma (プロフィールを表示) 2014年1月4日 10:34:22
michaleo:Jen du frazoj:Mi skribus
1) Kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas kvadrato.
Ĉu en ĉi tiu situacio vortordo devas esti fiksita. Se ne devas, ne eblas konstati ĉu frazo estas vera aŭ malvera, ĉar ĝi povus esti vera nur unuvice. Ĉu oni devas sekvi la frazon de maldekstre dekstren?
1) Ĉiu kvadrato estas ortangulo.
2) Ortangulo estas ĉiu kvadrato.
Tiam ambaŭ fraoj estas ĝustaj, kvazaŭ mi uzas malsamaj vortordoj.
Se la vorto "ĉiu" ne estas uzata en frazoj kiel tiuj ĉi, tiam oni emas kredi, ke "estas" montras samsignifon.