إلى المحتويات

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

من vicentesales, 6 يناير، 2014

المشاركات: 120

لغة: Esperanto

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2014 7:47:51 م

Nu, mia fratino diradas:
Ni ne estas ĉe "Kion vi deziras", sed ĉe "Tiel estas!"
okulumo.gif

erinja (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2014 8:40:19 م

Urho:
erinja:Ĵurnalo estas pli internacie rekonebla ol *źurnalo, manĝi pli rekonebla ol *mandźi.
Jes, vi ja tute pravas. – Sed ĉar la firmao Apple ne scias ke Esperanto ekzistas, mi tajpas en mia poŝtelefono iPhone per la ĉeĥa klavaro jene:
  • žurnalo (ĵurnalo)
  • manqi (manĝi)
  • čar (ĉar)
  • pošo (poŝo)
  • xaoso (ĥaoso)
  • antaù (antaŭ).
NB. – Mi skribas tiel nur en miaj propraj memornotoj. ridulo.gif
Ha, mi estas bonŝanculo. Mi uzas ekipaĵon de Android, kiu jam enhavas esperanto-klavaron.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 7:32:42 ص

Urho (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 9:26:04 ص

Lakiro:legu pri iPhone
Dankon pro la ligilo! – Mi jam havas la programeton en mia poŝtelefono, kaj mi eĉ iam uzas ĝin por tekst- kaj retpoŝtmesaĝoj.

Sed Ĝusta klavaro ne estas tre bona solvo, ĉar per ĝi oni ne povas skribi en aliaj programoj. Do, oni devas unue skribi tekston en Ĝusta klavaro kaj post tio transloki la tekston al alia programo. Al mi tio estas tre malrapida (kaj ŝarĝa) ago.

vicentesales (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 5:46:41 م

novatago:Fakte, post 125 jaroj de senutila diskuto, tio, kio ja estas nebezonata, estas komenci novan fadenon pri la temo.

Ĝis, Novatago.
Al mi ne estas senutila. Se ni povus plibonigi la skribadon sen ŝanĝi la parolon, la Esperanto povos esti pli simpatia al homoj.

vicentesales (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 5:52:21 م

troyshadow:Por mi,ekzistas la grandaj distingoj inter tsx kaj cx kaj inter ts kaj c,do necesas distingaj literoj por distingaj sonoj.
Ĉi tion mi volis scii. Por mi, brazilano, ili ŝajnas similajn.

vicentesales (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 6:11:37 م

Lakiro:Espeanta alfabeto estas tre simpla kaj oportuna. Sed "tsh", "ch" ktp nur malsimpligas tekstojn.
Ne malsimpligas pli ol cx, gx, ch, gh, ktp. Ĉi tiuj ne estas fonetikaj reprezentadoj.

novatago (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2014 6:15:48 م

vicentesales:
novatago:Fakte, post 125 jaroj de senutila diskuto, tio, kio ja estas nebezonata, estas komenci novan fadenon pri la temo.

Ĝis, Novatago.
Al mi ne estas senutila. Se ni povus plibonigi la skribadon sen ŝanĝi la parolon, la Esperanto povos esti pli simpatia al homoj.
Tiun absurdan ideon kelkaj havas, sed ili simple ne pravas. Esperanto jam estas tre facila kaj tiuj detajloj ŝanĝos nenion rilate al simpatio pri Esperanto, ĉar oni simple ne povas senti ion pri afero, kiun oni ne konas.

Tio krom diri ke la nuna internacia lingvo estas tute malhelpa rilate al skribado kaj multaj parolas pri la angla per preskaŭ la sama diskurso, kiun havas Esperanto kaj eĉ pli pasie ol Esperantistoj. Se homoj vere scius pri Esperanto, ili simple dirus ke la Esperanta skribomaniero estas multe pli bona ol tiu de la angla.

Do, ĉi tiu diskuto estas eĉ pli senutila ol 127 jaroj antaŭ, kiam la internacia lingvo estis la franca.

Ankaŭ iu jam diris vin ke tion oni jam provis en aliaj planlingvoj, kaj tiuj estas eĉ pli malkonataj ol Esperanto.

Kiam vi havos novan emon por ŝanĝi ion en Esperanto por simpatiigi ĝin simple diru ne al vi mem.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2014 8:14:03 ص

Veee, ŝanĝoj! Ni ĉiuj mortiĝos!

Tiel multe da doktrinemaj Esperantistoj …

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2014 8:23:51 ص

Ne, prefere "diskutoj pri Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti".
Kelkaj aĵoj en la lingvo simple ne estas ŝanĝeblaj. Love it or leave it.

عودة للاعلى