Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti
vicentesales-tól, 2014. január 6.
Hozzászólások: 120
Nyelv: Esperanto
vicentesales (Profil megtekintése) 2014. január 6. 22:27:50
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto. (de-tsi-dis, so-tsi-e-to)
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du. (tŝir-kaŭ, tŝar-maj, pla-tŝas)
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero. (dĵar-de-no, fa-ri-dĵis)
Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".
Al mi tiuj literoj sonas kiel du konsonantaj literoj kaj ne bezonus ekzisti, ĉar oni povus uzi du literoj por reprezenti ĝin.
Ĉu vi konsentas? Elektu supre.
Legu pli ĉe: https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...
novatago (Profil megtekintése) 2014. január 6. 22:58:59
vicentesales:Legu atente tiujn frazojn en alta voĉo:Fakte, post 125 jaroj de senutila diskuto, tio, kio ja estas nebezonata, estas komenci novan fadenon pri la temo.
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto.
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du.
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero.
Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".
Al mi tiuj literoj sonas kiel du konsonantaj literoj kaj ne bezonus ekzisti, ĉar oni povus uzi du literoj por reprezenti ĝin.
Ĝis, Novatago.
michaleo (Profil megtekintése) 2014. január 6. 22:59:29
Bertilo Wennergren:
Ekfrotaj konsonantoj
La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, eĉ, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote).
Uridium (Profil megtekintése) 2014. január 7. 3:06:17
troyshadow (Profil megtekintése) 2014. január 7. 6:45:09
Lakiro (Profil megtekintése) 2014. január 7. 7:36:01
Kirilo81 (Profil megtekintése) 2014. január 7. 8:21:51
La granda avantaĝo de la ĉapelitaj literoj estas, ke ili oftokaze permesas kompromison inter internaciaj elparolo kaj skribo.
erinja (Profil megtekintése) 2014. január 7. 14:58:13
Kirilo81:Krom la evidenta fakto, ke ĉ estas ne nur simpla kombino de t kaj ŝ, sed propra fonemo, min mirigas, ke dum tiom da jaroj da reformproponoj ŝajne neniu el la reformistoj pripensis, ke tŝ ks. tute tordus la aspekton de internaciaj vortoj.Tio estis evidenta celo de Zamenhof, ĉar en kelkaj "praesperantoj", estis tiaj kunmetoj. Ekzemple, la nuna ĝ estis dź en iu praesperanto. Tre rekonebla kunmeto por parolantoj de kelkaj orient-eŭropaj lingvoj, sed ne por aliaj. Ĵurnalo estas pli internacie rekonebla ol *źurnalo, manĝi pli rekonebla ol *mandźi.
La granda avantaĝo de la ĉapelitaj literoj estas, ke ili oftokaze permesas kompromison inter internaciaj elparolo kaj skribo.
Urho (Profil megtekintése) 2014. január 7. 15:48:19
erinja:Ĵurnalo estas pli internacie rekonebla ol *źurnalo, manĝi pli rekonebla ol *mandźi.Jes, vi ja tute pravas. – Sed ĉar la firmao Apple ne scias ke Esperanto ekzistas, mi tajpas en mia poŝtelefono iPhone per la ĉeĥa klavaro jene:
- žurnalo (ĵurnalo)
- manqi (manĝi)
- čar (ĉar)
- pošo (poŝo)
- xaoso (ĥaoso)
- antaù (antaŭ).
Nile (Profil megtekintése) 2014. január 7. 19:39:32
Mi ŝatus si la afrikatoj kaj la postalveolaj konsonantoj ne ekzistas.