Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

conny52 (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 12:05:22

Sonĝo de pacema mondo eble realiĝos en la futuro.

La futuro

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 13:42:58

La futuro aŭ estonteco certe alportos la tiel nomatan filiĉon pot la bonkoraj homoj.

homoj...

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 01:42:17

Homoj, kiuj laboras diligente, povas atendi sukcesojn.

Sukceso...

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 12:14:53

Sukceso nuntempe estas mono kaj famo. Malofte ili kondukas al feliĉo, escepte se ili respondas al bonfaroj favore al kolektivo. Jen estas vojo por Paco inter tiuj, kiuj ĉion havas kaj tiuj, kiuj bezonas helpon: Solidareco.

Solidareco...

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 01:11:41

Solidareco en multaj landoj nuntempe kondukas al esprimoj perfortaj.

perforta(j)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 12:47:11

perfortaj agoj detruas la vivon en nia eta sed bela planedo. Kie pacon subtenas pintoj de bajonetoj, kie iam ajn oni povos vidi ĝin misformita pro tragedia nuklea konflikto aŭ pro horora kemia milito.

milito

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 21:07:14

Milito Unua Monda draste ŝanĝis la politikan mapon de Eŭropo.

Eŭropo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 00:04:02

Eûropo antaûlonge estis lupo antaû ŝafido, nun estas ŝafido antaû lupo. Hieraû invadanto nun estas invadita de malsataj fuĝantaj. Pli aŭ malpli frue oni estas viktimo de sia propra morala manko, tiel estas la homaro.

homaro...

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 03:00:12

Homaro, bestaro, insektaro, fiŝaro, ktp... tiuj tute sendube volas daŭre vivi plenfeliĉe.

plenfeliĉe

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 12:22:32

Plenfeliĉe, bedaûrinde ne eblas al surteraj vivuloj, sed nur feliĉajn momentojn, ĉar ĉiu sekundo pasinta estas miraklo, kiu neniam plu revenos. Por travivi bonon sur la Tero, oni devas koni la Leĝaron de la Naturo.

La Naturo...

Reen al la supro