본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2572

언어: Esperanto

conny52 (프로필 보기) 2019년 10월 3일 오후 12:05:22

Sonĝo de pacema mondo eble realiĝos en la futuro.

La futuro

Vinisus (프로필 보기) 2019년 10월 3일 오후 1:42:58

La futuro aŭ estonteco certe alportos la tiel nomatan filiĉon pot la bonkoraj homoj.

homoj...

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 10월 25일 오전 1:42:17

Homoj, kiuj laboras diligente, povas atendi sukcesojn.

Sukceso...

Vinisus (프로필 보기) 2019년 10월 25일 오후 12:14:53

Sukceso nuntempe estas mono kaj famo. Malofte ili kondukas al feliĉo, escepte se ili respondas al bonfaroj favore al kolektivo. Jen estas vojo por Paco inter tiuj, kiuj ĉion havas kaj tiuj, kiuj bezonas helpon: Solidareco.

Solidareco...

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 10월 27일 오전 1:11:41

Solidareco en multaj landoj nuntempe kondukas al esprimoj perfortaj.

perforta(j)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 10월 27일 오후 12:47:11

perfortaj agoj detruas la vivon en nia eta sed bela planedo. Kie pacon subtenas pintoj de bajonetoj, kie iam ajn oni povos vidi ĝin misformita pro tragedia nuklea konflikto aŭ pro horora kemia milito.

milito

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 10월 27일 오후 9:07:14

Milito Unua Monda draste ŝanĝis la politikan mapon de Eŭropo.

Eŭropo

Vinisus (프로필 보기) 2019년 10월 28일 오전 12:04:02

Eûropo antaûlonge estis lupo antaû ŝafido, nun estas ŝafido antaû lupo. Hieraû invadanto nun estas invadita de malsataj fuĝantaj. Pli aŭ malpli frue oni estas viktimo de sia propra morala manko, tiel estas la homaro.

homaro...

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 10월 28일 오전 3:00:12

Homaro, bestaro, insektaro, fiŝaro, ktp... tiuj tute sendube volas daŭre vivi plenfeliĉe.

plenfeliĉe

Vinisus (프로필 보기) 2019년 10월 28일 오후 12:22:32

Plenfeliĉe, bedaûrinde ne eblas al surteraj vivuloj, sed nur feliĉajn momentojn, ĉar ĉiu sekundo pasinta estas miraklo, kiu neniam plu revenos. Por travivi bonon sur la Tero, oni devas koni la Leĝaron de la Naturo.

La Naturo...

다시 위로