目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Duonfrazo Ludo

cFlat7,2014年1月8日の

メッセージ: 2577

言語: Esperanto

Vinisus (プロフィールを表示) 2019年11月14日 13:11:20

Paroli en Esperanto, mi demandas min; ĉu en niaj kluboj kaj aliaj provincoj de Esperantio ni ne devus ja interparoli nur en Esperanto? Efektive, Esperanto, kiel ĉiu lingvo, ekzistas por tio, ke ĝi estu parolata de ĉiuj siaj aliĝintoj kaj amantoj.

amanto(j)

cFlat7 (プロフィールを表示) 2019年11月15日 1:59:09

Amantoj en nia klubo ankaŭ amas siajn edzojn (aŭ edzinojn) kaj amikojn (aŭ amikinojn).

amik(in)(o)(j)

Vinisus (プロフィールを表示) 2019年11月15日 12:59:47

Amiko aŭ amikino, se li aŭ ŝi estas sincera valoras la penon, ĉar la vera amikeco superas la egoismon kaj agas iam favore al la amik(o)(ino). Ni ekzamenu niajn korinklinajn sentojn, kaj observu ĉu ili malharmoniigas aŭ trankviligas nin. Ni ne forgesu, ke la ekzisto de ĵaluzo en nia konduto estas simptomo de malekvilibro.

malekvilibro

cFlat7 (プロフィールを表示) 2019年11月17日 1:31:17

Malekvilibro en la atmosfero estas la ofta kaŭzo de la vento.

vento

Vinisus (プロフィールを表示) 2019年11月17日 16:23:02

Vento milda oni nomas ĝin zefiro, sed se ĝi estas ege forta ja estas tempesto. Oni diras, ke post la tempesto venos sunbrila tago, sed ne estas tio, kion mi vidas, ĉar finiĝinta la tempesto, mi vidas multajn homojn, kiuj perdis siajn domojn forbalaitaj de la forta tempesto.

tempesto.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2019年11月17日 22:31:59

"Tempesto en tekruĉo" estas angla idiomaĵo, kiu signifas, ke eventeto estis troigita el malproporcia.

(mal)proporci(a)

Vinisus (プロフィールを表示) 2019年11月18日 11:18:40

Malproporcia troigo oni diras preskaŭ same en la portugala t.e. "tempesto en glaso da akvo" aliaj asertas, ke pro envia sento kelkfoje ni agas tempeste, tial tio devas esti korektita kaj transformita en kamaradecon kaj kontentecon.

kontenteco(n)

cFlat7 (プロフィールを表示) 2019年11月19日 1:23:15

Kontenteco ofte akompanas enloĝata hejmo, sufiĉa manĝaĵo kaj trikaĵo, kaj bonaj interrilatoj familiaj.

famili(a)(j)

Vinisus (プロフィールを表示) 2019年11月19日 12:44:52

Familiajn nomojn preskaŭ ĉiuj homoj havas; sed tia vorto rememorigas min pri la jena muziko:

"Mi rememoras mian tempon
de printempo
apud patro kaj patrin'.
Por infanoj familio
estas ĉio...
sed ne ĉiuj havas ĝin"

havas ĝin

cFlat7 (プロフィールを表示) 2019年11月20日 3:59:40

Havas ĝin oni, kiam la konsiderado estas por aliaj.

alia(j)

先頭にもどる