ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

จาก cFlat7, 8 มกราคม 2014

ข้อความ 2572

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2019, 22:31:59

"Tempesto en tekruĉo" estas angla idiomaĵo, kiu signifas, ke eventeto estis troigita el malproporcia.

(mal)proporci(a)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤศจิกายน 2019, 11:18:40

Malproporcia troigo oni diras preskaŭ same en la portugala t.e. "tempesto en glaso da akvo" aliaj asertas, ke pro envia sento kelkfoje ni agas tempeste, tial tio devas esti korektita kaj transformita en kamaradecon kaj kontentecon.

kontenteco(n)

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2019, 01:23:15

Kontenteco ofte akompanas enloĝata hejmo, sufiĉa manĝaĵo kaj trikaĵo, kaj bonaj interrilatoj familiaj.

famili(a)(j)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤศจิกายน 2019, 12:44:52

Familiajn nomojn preskaŭ ĉiuj homoj havas; sed tia vorto rememorigas min pri la jena muziko:

"Mi rememoras mian tempon
de printempo
apud patro kaj patrin'.
Por infanoj familio
estas ĉio...
sed ne ĉiuj havas ĝin"

havas ĝin

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2019, 03:59:40

Havas ĝin oni, kiam la konsiderado estas por aliaj.

alia(j)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2019, 11:46:22

Aliaj bone scias, ke se temas pri perforto, nur ĝia antidoto, la prudento, sukcesos ĝin ĉesigi, ĉar pacema persono kvietigas alian, ni faru nian parton por mildigi la perforton.

perforto(n)

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2019, 02:40:22

Perforto evidentege estas la esenco de milito.

milito

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤศจิกายน 2019, 11:57:58

Milito kaj la postulo al amo inter la homoj estas multe pli aĝa ol la kristana religio. En la libro Tao-teh-king. la sola verko, kiun skribis la granda ĉina filozofo Lao-tse (en la sesa jarcento a.K.) troviĝas ekz-e jenaj vortoj: La armiloj estas iloj de malfeliĉigo.

malfeliĉigo

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2019, 03:05:16

Malfeliĉigo ofte sekvis malzorgaj aŭ malbonaj kondukoj.

konduko

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2019, 11:46:35

Konduko de la homaro al paca kunvivado certe estus tasko de la regantoj, sed ne estas tio, kio okazas, ĉar la diktatoroj kaj potenculoj, solaj ne kapablus fari ion, sen la apogo de tiuj kiuj pensas same kiel ili; pro tio ni zorgu pri nia konduto.

konduto

กลับไปด้านบน