본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2572

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오전 4:18:12

Konduto de multaj homoj, laŭ mia opinio, estas sufiĉe bona, sed aliaj, ne tiom.

(ne) tiom

Vinisus (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오후 3:34:09

Ne tiom da homoj, kiuj fariĝas niaj kontraŭuloj, laboras por nia malfeliĉo. La vundoj de nia animo estas pli turmentaj ol la eksteraj vundoj, ĉar la lastaj estas pli facile cikatriĝitaj, dum tiuj eksistantaj en la intimo fariĝas pli daŭraj.

(pli) daŭra(j)

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오후 6:08:41

Pli daŭre mia pacienco eltenis pri la sensencaj decidoj de certaj individuoj, sed mi ne certas, kiom longe mi povos.

pov(os)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오후 6:45:37

Povos la malbono eksistanta en ĉiu individuo ja fari lin malbona homo, kiu tiamaniere fariĝas danĝera elemento en la socia medio; li vagadas laŭ vojo de malica kaj akuzo. Per tia konduto li vundas, malhelpas, embarasas la aliajn, kaj ne perceptas la malbonon al kiu li sin donas.

(sin) don(as)

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 11월 25일 오전 4:33:46

Sin donas abeloj, kiam ili tage serĉas diligente por nektaro de floroj.

flor(oj)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 11월 25일 오전 11:18:29

Floroj kaj amo estas fortigiloj de la vivo. Sed kiam ili centriĝas nur en la malsuperaj interesoj de la sekso kaj de la primitivaj pasioj, ili fariĝas karcero, kaj ne plu indigas la homaron.

homaro(n)

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 11월 26일 오전 1:48:01

Homaranoj kaj eksterteranoj (se tiuj ekistas) plej certe miras, kiam ili rimarkas la multajn stelojn kaj galaksiojn en la ĉielo.

ĉielo

Vinisus (프로필 보기) 2019년 11월 26일 오후 12:12:26

Ĉielo estas vorto kiu aludas pri pluraj lokoj, se oni estas religia kredanto por li aŭ ŝi ĉielo estas paradizo, por tiuj, kiuj ne kredas ĝi estas nur blua volbo; kiam temas pri pozitivismo en kiu oni penas prefere kompreni ol kredi, tio sendube estas konfirmo de la scienco: Kiam la religio diras, ke io estas blanka, kaj la faktoj diras, ke ĝi estas nigra, tiam estas necese, ke oni elektu inter evidenteco kaj blinda fido.

blinda fido

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 11월 27일 오전 1:22:38

Blindan fidon oni ofte tenis, ne nur de religiuloj, sed ankaŭ de scienculoj.

scienculo(j)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 11월 27일 오전 11:29:54

Scienculoj kiuj estas bonkaraj kaj sinceraj certe, ili ne pavas solvi ĉiujn problemojn de la mondo. Tamen ili povas kaj devas kontribui por ke plej parte de tiaj katastrofoj ne okazu.

okaz(u,is,os, as, i)

다시 위로