前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2014年1月8日

訊息: 2577

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2019年11月20日上午11:46:22

Aliaj bone scias, ke se temas pri perforto, nur ĝia antidoto, la prudento, sukcesos ĝin ĉesigi, ĉar pacema persono kvietigas alian, ni faru nian parton por mildigi la perforton.

perforto(n)

cFlat7 (顯示個人資料) 2019年11月21日上午2:40:22

Perforto evidentege estas la esenco de milito.

milito

Vinisus (顯示個人資料) 2019年11月21日上午11:57:58

Milito kaj la postulo al amo inter la homoj estas multe pli aĝa ol la kristana religio. En la libro Tao-teh-king. la sola verko, kiun skribis la granda ĉina filozofo Lao-tse (en la sesa jarcento a.K.) troviĝas ekz-e jenaj vortoj: La armiloj estas iloj de malfeliĉigo.

malfeliĉigo

cFlat7 (顯示個人資料) 2019年11月22日上午3:05:16

Malfeliĉigo ofte sekvis malzorgaj aŭ malbonaj kondukoj.

konduko

Vinisus (顯示個人資料) 2019年11月22日上午11:46:35

Konduko de la homaro al paca kunvivado certe estus tasko de la regantoj, sed ne estas tio, kio okazas, ĉar la diktatoroj kaj potenculoj, solaj ne kapablus fari ion, sen la apogo de tiuj kiuj pensas same kiel ili; pro tio ni zorgu pri nia konduto.

konduto

cFlat7 (顯示個人資料) 2019年11月24日上午4:18:12

Konduto de multaj homoj, laŭ mia opinio, estas sufiĉe bona, sed aliaj, ne tiom.

(ne) tiom

Vinisus (顯示個人資料) 2019年11月24日下午3:34:09

Ne tiom da homoj, kiuj fariĝas niaj kontraŭuloj, laboras por nia malfeliĉo. La vundoj de nia animo estas pli turmentaj ol la eksteraj vundoj, ĉar la lastaj estas pli facile cikatriĝitaj, dum tiuj eksistantaj en la intimo fariĝas pli daŭraj.

(pli) daŭra(j)

cFlat7 (顯示個人資料) 2019年11月24日下午6:08:41

Pli daŭre mia pacienco eltenis pri la sensencaj decidoj de certaj individuoj, sed mi ne certas, kiom longe mi povos.

pov(os)

Vinisus (顯示個人資料) 2019年11月24日下午6:45:37

Povos la malbono eksistanta en ĉiu individuo ja fari lin malbona homo, kiu tiamaniere fariĝas danĝera elemento en la socia medio; li vagadas laŭ vojo de malica kaj akuzo. Per tia konduto li vundas, malhelpas, embarasas la aliajn, kaj ne perceptas la malbonon al kiu li sin donas.

(sin) don(as)

cFlat7 (顯示個人資料) 2019年11月25日上午4:33:46

Sin donas abeloj, kiam ili tage serĉas diligente por nektaro de floroj.

flor(oj)

回到上端