ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

จาก cFlat7, 8 มกราคม 2014

ข้อความ 2572

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 3 ธันวาคม 2019, 01:36:34

Proksimulo nia ofte agas kontraŭ nia propra konscienco.

konscienco

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 3 ธันวาคม 2019, 13:04:09

Konscienco nia evitas la konstantajn plendojn, kiuj faras nin personoj malfacile kunvivantaj. Estas tre malagrabla la ĉeesto de iu, kiu ĉiam plendas, vidante difektojn en ĉio, kaj dezirante, ke la mondo rondiru ĉirkaŭ li aŭ ŝi laŭ lia aŭ ŝia maniero vidi la aferojn. Ni ne povas modifi la aliajn, Sed ni devas klopodi ekhavi nian propran pliboniĝon.

pliboniĝo

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2019, 03:51:20

Pliboniĝo de mi estus, ke mi lernados morsan kodon.

[ https://eo.wikipedia.org/wiki/Morsa_kodo ]

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2019, 13:09:16

Morsa kodo estos taŭga por la posta tria monda milito, laŭ Albert Einstein. "La kvara mondo milito, oni faros ĝin per ŝtonoj kaj bastonoj", pro tia antaŭvide bedaŭrinda okazintoĵo, la ununura eliro estas la hejma lernejo, kaj tiu siavice estas la rezulto de la konduto de la geedzoj, kiuj devas klopodi fari ĝin agrabla, digna kaj riĉa je paco por siaj gefiloj t.e. la estontaj civitanoj.

la estontaj civitanoj

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 5 ธันวาคม 2019, 02:45:22

La estontaj civitanoj, se ili estos kiel ni, konkludos, ke la historio instruas lecionojn, sed ili ne tiujn lernos.

lern(is/as/os/i/us/u)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 5 ธันวาคม 2019, 12:47:16

Lernu mi, ke se mia vorto ne havas la celon helpi, mi ne uzu ĝin por kritiki aŭ fanfaroni.

fanfaroni

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2019, 01:57:06

Fanfaroni pri sia inteligenteco estas neinteligenteca ago.

neinteligenteca ago

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 6 ธันวาคม 2019, 13:08:19

Neinteligenta ago, pli precize ne sciante alfronte tiujn faktojn, kiuj naskas ĉagrenojn.

ĉagreno

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2019, 01:24:35

Ĉagreniĝas mi nuntempe pri multaj aferoj politikaj, kiujn mi ĉie observas.

observ(?)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2019, 18:02:40

Observado estas saĝa agado, kiu instruas nin, ke nia proksimulo havas la samajn rajtojn kaj favorojn, kiujn de li ni atendas.

atend(?)

กลับไปด้านบน