Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-15 16:54:40

Okazaĵo ne mankas por ke oni ŝanĝu sian sintenon antaŭ la nuntempa mondo. Disvastiĝas la falsa ideo pri tio, ke la honesta kaj laborema homo estas naivegulo.

naivegulo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-15 22:54:11

[ BONAN ZAMENHOFTAGON! ]

Naivegulo iĝas se la okuloj melfermiĝas aŭ/kaj la menso rifuzas akcepti la veron.

la vero

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-16 12:59:37

BONAN ZAMENHOFTAGON! Same por vi!

La vero instruas, ke li aŭ ŝi devas resti ĉiam bonhumora, eĉ antaŭ la enuigaj kaj incitaj personoj. Kiam ia afero superas lian aŭ ŝian kapablecon por ĝin realigi, aŭ la cirkonstancoj ne permesas plenumi ĝin estas lia aŭ ŝia devo resti serena.

resti serena

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-16 16:40:21

Resti serena estos mia ĉefa celo, kiam mi ĉeslaboras kaj ripozas dum la venonta festsezono.

festsezono

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-16 20:54:53

Festsezono estas tempo por pripensi, ĉar la vivo rapidegas, kaj ŝanĝas siajn aspektojn ĉiumomente, postulante konstantan serenecon. Kiu malesperas, tiu jam perdis parton de la lukto, kiun li aŭ ŝi entreprenos.

entreprenos

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-17 21:03:14

Entrepreni sen bona preparado estas petaĵo, kiu kondukas al ebla katastrofo.

katastrofo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 01:10:49

Katastrofo de la naturo oni opinias, ke estas normala okazaĵo.

okazaĵo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 02:43:00

Okazaĵoj malfeliĉaj, ofte estas kaŭzitaj per decidoj stultaj.

stulta(j)(n)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 12:02:44

Stultaj homoj, kiuj parolas bone sed estas malbonaj, ne estas juste, ke estante bonulo, li aŭ ŝi sin prezentu kiel malbonulo.

malbonulo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 12:47:47

Malbonulo kaj bonulo ambaŭ spiras, manĝas, kaj trinkas: ili do vivas kaj estas homoj el la homaro.

homaro

Reen al la supro