إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Duonfrazo Ludo

من cFlat7, 8 يناير، 2014

المشاركات: 2572

لغة: Esperanto

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2019 4:54:40 م

Okazaĵo ne mankas por ke oni ŝanĝu sian sintenon antaŭ la nuntempa mondo. Disvastiĝas la falsa ideo pri tio, ke la honesta kaj laborema homo estas naivegulo.

naivegulo

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2019 10:54:11 م

[ BONAN ZAMENHOFTAGON! ]

Naivegulo iĝas se la okuloj melfermiĝas aŭ/kaj la menso rifuzas akcepti la veron.

la vero

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 16 ديسمبر، 2019 12:59:37 م

BONAN ZAMENHOFTAGON! Same por vi!

La vero instruas, ke li aŭ ŝi devas resti ĉiam bonhumora, eĉ antaŭ la enuigaj kaj incitaj personoj. Kiam ia afero superas lian aŭ ŝian kapablecon por ĝin realigi, aŭ la cirkonstancoj ne permesas plenumi ĝin estas lia aŭ ŝia devo resti serena.

resti serena

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 16 ديسمبر، 2019 4:40:21 م

Resti serena estos mia ĉefa celo, kiam mi ĉeslaboras kaj ripozas dum la venonta festsezono.

festsezono

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 16 ديسمبر، 2019 8:54:53 م

Festsezono estas tempo por pripensi, ĉar la vivo rapidegas, kaj ŝanĝas siajn aspektojn ĉiumomente, postulante konstantan serenecon. Kiu malesperas, tiu jam perdis parton de la lukto, kiun li aŭ ŝi entreprenos.

entreprenos

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 17 ديسمبر، 2019 9:03:14 م

Entrepreni sen bona preparado estas petaĵo, kiu kondukas al ebla katastrofo.

katastrofo

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 18 ديسمبر، 2019 1:10:49 ص

Katastrofo de la naturo oni opinias, ke estas normala okazaĵo.

okazaĵo

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 18 ديسمبر، 2019 2:43:00 ص

Okazaĵoj malfeliĉaj, ofte estas kaŭzitaj per decidoj stultaj.

stulta(j)(n)

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 18 ديسمبر، 2019 12:02:44 م

Stultaj homoj, kiuj parolas bone sed estas malbonaj, ne estas juste, ke estante bonulo, li aŭ ŝi sin prezentu kiel malbonulo.

malbonulo

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 18 ديسمبر، 2019 12:47:47 م

Malbonulo kaj bonulo ambaŭ spiras, manĝas, kaj trinkas: ili do vivas kaj estas homoj el la homaro.

homaro

عودة للاعلى