Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-17 21:03:14

Entrepreni sen bona preparado estas petaĵo, kiu kondukas al ebla katastrofo.

katastrofo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 01:10:49

Katastrofo de la naturo oni opinias, ke estas normala okazaĵo.

okazaĵo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 02:43:00

Okazaĵoj malfeliĉaj, ofte estas kaŭzitaj per decidoj stultaj.

stulta(j)(n)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 12:02:44

Stultaj homoj, kiuj parolas bone sed estas malbonaj, ne estas juste, ke estante bonulo, li aŭ ŝi sin prezentu kiel malbonulo.

malbonulo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 12:47:47

Malbonulo kaj bonulo ambaŭ spiras, manĝas, kaj trinkas: ili do vivas kaj estas homoj el la homaro.

homaro

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 14:28:55

Homaro, kiu ĉiam ŝanceliĝas inter sortovico, tian kian la destino ofertas al ĉiuj. tio estas, la korpo degeneras kaj putriĝas vivigante aliajn materiajn estulojn, Jen la estonteco de la vivuloj sur nia eta planedo, unuj estas simplaj nutraĵoj de aliuloj.

aliulo(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 16:11:39

Aliuloj eksterterfremdaj, kiuj survojis de longega interkosma vojaĝo, gasthaltiĝis ĉe nia tera loko kaj tuj amuziĝis pro niaj agadoj frenezaj kaj malkompreneblaj.

malkompreneblaj.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-18 16:36:07

Malkompreneblaj pro la naturaj okazaĵoj de la homa ekzistado; perdo de karaj personoj, akcidentoj kun doloraj sekvaĵoj,, ekonomia bankroto, ama malsukceso, tertremoj kaj aliaj kataklismoj.

kataklismoj

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-18 17:01:49

Kataklisma evento, kvankam nerapide, neeviteble alvenos: la leviĝado de la marnivelo.

marnivelo

vincas (Montri la profilon) 2019-decembro-18 21:34:48

marnivelo.. mi jam tute forgesis Esperanto... mi estis en milito

Kruela...

Reen al la supro