Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 16:45:47

Tasko de la seksneŭtrig-movado estas enkonduko de sekse neŭtraj novradikoj por ke oni povu paroli pri persono, ne menciante lian sekson, kaj pri neduumulo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-22 17:17:41

Neduumulo ne estas ekskluzive vira aŭ ina, zi (aŭ ĝi aŭ ri) havanta aŭ apartenanta al seksa identeco kiu estas ekster la seksa duumo: tiu estas foje ina, foje iĉa, kaj neduuma foje.

foje

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-22 20:27:48

Foje la konatoj, la amikoj kaj la kolegoj povos dividi kun mi la dolorojn, sed la mia estos ĉiam propra kruco, kiun mi devas kunporti.

kunporti

vincas (Montri la profilon) 2019-decembro-22 20:35:05

Kunporti bieron mi tamen devas tuj

Tuj la vorto....

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-22 21:30:59

Tuj la vorto, do semu toleron hodiaŭ, por ke vi rikoltu ĝin morgaŭ

morgaŭ.

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-22 23:23:13

Morgaŭ estas la antaŭantaŭtago de la kristnasktago.

kristnasktago

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-22 23:47:01

Dum kristnaska tago estas tempo por ekzameni kiom da tempo mi dediĉas al mia spirita vivo.

vivo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-23 13:01:06

Vivo por etaj estuloj konsistas plejparte de manĝado, kreskado, kaj idfarado.

idfarado

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-23 16:00:23

Idofarado estas tasko de preskaŭ ĉiuj vivuloj.

vivuloj

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-23 16:45:04

Vivuloj eble loĝas sur alia planedo, aŭ sur luno de planedo, kia Saturno aŭ Jupitero.

Saturno aŭ Jupitero

Reen al la supro