Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

fra cFlat7,2014 1 8

Meldinger: 2572

Språk: Esperanto

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 22 16:45:47

Tasko de la seksneŭtrig-movado estas enkonduko de sekse neŭtraj novradikoj por ke oni povu paroli pri persono, ne menciante lian sekson, kaj pri neduumulo.

cFlat7 (Å vise profilen) 2019 12 22 17:17:41

Neduumulo ne estas ekskluzive vira aŭ ina, zi (aŭ ĝi aŭ ri) havanta aŭ apartenanta al seksa identeco kiu estas ekster la seksa duumo: tiu estas foje ina, foje iĉa, kaj neduuma foje.

foje

Vinisus (Å vise profilen) 2019 12 22 20:27:48

Foje la konatoj, la amikoj kaj la kolegoj povos dividi kun mi la dolorojn, sed la mia estos ĉiam propra kruco, kiun mi devas kunporti.

kunporti

vincas (Å vise profilen) 2019 12 22 20:35:05

Kunporti bieron mi tamen devas tuj

Tuj la vorto....

Vinisus (Å vise profilen) 2019 12 22 21:30:59

Tuj la vorto, do semu toleron hodiaŭ, por ke vi rikoltu ĝin morgaŭ

morgaŭ.

cFlat7 (Å vise profilen) 2019 12 22 23:23:13

Morgaŭ estas la antaŭantaŭtago de la kristnasktago.

kristnasktago

Vinisus (Å vise profilen) 2019 12 22 23:47:01

Dum kristnaska tago estas tempo por ekzameni kiom da tempo mi dediĉas al mia spirita vivo.

vivo

cFlat7 (Å vise profilen) 2019 12 23 13:01:06

Vivo por etaj estuloj konsistas plejparte de manĝado, kreskado, kaj idfarado.

idfarado

Vinisus (Å vise profilen) 2019 12 23 16:00:23

Idofarado estas tasko de preskaŭ ĉiuj vivuloj.

vivuloj

cFlat7 (Å vise profilen) 2019 12 23 16:45:04

Vivuloj eble loĝas sur alia planedo, aŭ sur luno de planedo, kia Saturno aŭ Jupitero.

Saturno aŭ Jupitero

Tibake til toppen