לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

של cFlat7, 8 בינואר 2014

הודעות: 2572

שפה: Esperanto

Vinisus (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 14:28:55

Homaro, kiu ĉiam ŝanceliĝas inter sortovico, tian kian la destino ofertas al ĉiuj. tio estas, la korpo degeneras kaj putriĝas vivigante aliajn materiajn estulojn, Jen la estonteco de la vivuloj sur nia eta planedo, unuj estas simplaj nutraĵoj de aliuloj.

aliulo(j)

cFlat7 (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 16:11:39

Aliuloj eksterterfremdaj, kiuj survojis de longega interkosma vojaĝo, gasthaltiĝis ĉe nia tera loko kaj tuj amuziĝis pro niaj agadoj frenezaj kaj malkompreneblaj.

malkompreneblaj.

Vinisus (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 16:36:07

Malkompreneblaj pro la naturaj okazaĵoj de la homa ekzistado; perdo de karaj personoj, akcidentoj kun doloraj sekvaĵoj,, ekonomia bankroto, ama malsukceso, tertremoj kaj aliaj kataklismoj.

kataklismoj

cFlat7 (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 17:01:49

Kataklisma evento, kvankam nerapide, neeviteble alvenos: la leviĝado de la marnivelo.

marnivelo

vincas (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 21:34:48

marnivelo.. mi jam tute forgesis Esperanto... mi estis en milito

Kruela...

Vinisus (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2019, 21:47:41

Marnivela alteco kune kun la forto de la ciklonoj, ĉu ekzistas io pli malesperiga ol tiu penso pri absoluta detruiĝo? Inteligento, progreso, sciaro pene akiritaj ĉio dispecigita, ĉio perdita! Kelkfoje mi havas la impreson pri tio, ke la supera helpo ne venos aŭ alvenos tre malfrue.

cFlat7 (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2019, 01:11:12

Tre malfrue la suno, en nia lando Kanado norda somere, leviĝas matene. [ĉirkaŭ 3:00]

Matene

Vinisus (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2019, 13:04:24

Matene mi devas saluti la sunon per danka bonveno, ĉar mi ankoraŭ estas vivanta; tion instruas la ekleziuloj, sed mi demandas min, kio mi estos post la morto? Ĉu mi statos plibona aŭ pli malbona? Aŭ ĉio detruiĝos per unu fojo? Jen la tezo sin trudanta. En la insulo Ea, Odiseo renkontis kunulojn, kiun la sorĉistino Circa ŝanĝis en porkojn kaj eksciis, ke ili ne volas esti denove homoj, ĉar homoj konscias pri la morto.

la morto.

cFlat7 (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2019, 14:43:00

La morto: ju pli longe oni vivas, des pli ofte oni pripensas tion kun necerteco.

necerteco

Vinisus (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2019, 17:59:26

Necerteco pri margaŭa tago, kiu afliktigas ĉiujn, kiuj sekvas la treegan rapidecon de la nuna tempo, tiu krevas, ĉar ŝanĝante rapide de unu al alia situacio, oni preskaŭ ne havas tempon por adaptiĝo. La novaĵoj aperas kaj la okazintaĵoj pasas, kaŭzante grandegan malvigliĝon emocian, mensan kaj fizikan.

fizika(n)

לראש הדף