본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2577

언어: Esperanto

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 6:35:37

Potenco por fari la bonon mankas en nia mondo; sed se ni ne sukcesas nutri la malsategan popolamason, ni havas almenaŭ kruston de pano por donaci al iu, kiu malsate preterpasas.

preterpasas

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 8:20:40

Preterpasis la tempo kaj baldaŭ ni rimarkos, kiel rapide la estonteco alvenas.

alven(?)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 9:12:10

Alvenas la semado postvenos la rikolto.

rikolto

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 10:43:10

Rikolto en mia patro tago bezonis multajn laborulojn, ĉevalojn, kaj multe da homlaboro.

homlaboro

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 1:22:45

patro tago?

Homlaboro provizas havaĵon por nutri sin kaj la idaron.

idaro
.

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 1:56:01

Vinisus:patro tago?
[--> patra tago
la tagoj en kiuj mia patro vivis
]

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 2:51:07

Idaron ricevis multe da kristnaskaj donacoj antaŭhieraŭ.

antaŭhieraŭ

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 5:00:41

Antaŭhieraŭ mi lernis per lecionoj de la vivo, sed ĉefe per miaj propraj eraroj, hodiaŭ mi ne plu fidas al la "kantoj de sirenoj", kiuj ensorĉas kaj kuntrenas al la abismo.

abismo

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 5:40:07

Abismo estas mia stomako, kiam mi bezonegas manĝi.

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 26일 오후 7:21:47

Manĝi estas natura bezono de ĉiuj bestoj.

다시 위로