К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Duonfrazo Ludo

от cFlat7, 8 января 2014 г.

Сообщений: 2572

Язык: Esperanto

cFlat7 (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 13:56:01

Vinisus:patro tago?
[--> patra tago
la tagoj en kiuj mia patro vivis
]

cFlat7 (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 14:51:07

Idaron ricevis multe da kristnaskaj donacoj antaŭhieraŭ.

antaŭhieraŭ

Vinisus (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 17:00:41

Antaŭhieraŭ mi lernis per lecionoj de la vivo, sed ĉefe per miaj propraj eraroj, hodiaŭ mi ne plu fidas al la "kantoj de sirenoj", kiuj ensorĉas kaj kuntrenas al la abismo.

abismo

cFlat7 (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 17:40:07

Abismo estas mia stomako, kiam mi bezonegas manĝi.

Vinisus (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 19:21:47

Manĝi estas natura bezono de ĉiuj bestoj.

cFlat7 (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 20:48:19

Bestoj kelkaj povas esti bonaj amikoj.

amikoj miaj...

Vinisus (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 22:48:16

amikoj miaj estis du hundinoj, kiuj vivis kun mi, kiam ili mortis mi ege ploris, tio okazis antaŭ 14 jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ ĉiufoje kiam mi rememoras pri ili, larmaj gutetoj ekblilas en rigardo mia.

rigardo mia

cFlat7 (Показать профиль) 26 декабря 2019 г., 23:55:45

Rigardo mia pri via hundmorto estas, ke mi elkore kondolencas al vi.

vi

Vinisus (Показать профиль) 27 декабря 2019 г., 13:42:03

Vi estas ĝentila, mi gratulas vin pro tio, koran dankon! Sovaĝa venĝema kruela tempo, kiu neniigas ĉion, kion ni amas.

amas

cFlat7 (Показать профиль) 27 декабря 2019 г., 14:19:13

Amas mi la edzinon kaj ŝi min.

Наверх