본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2577

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 19일 오전 5:23:24

Venonta monato enhavas feston por amantuloj.

Amantuloj, kiuj ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 19일 오후 5:13:23

Amantuloj, kiuj ne konas la noktan mallumon de la sciantoj nek la taga lumo de la raciuloj.

Raciuloj

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 20일 오후 7:45:49

Raciuloj plej ofte elektas bonan politikan gvidanton.

Gvidanto mia ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 20일 오후 11:59:37

Gvidanto mia estas danĝera homo, ne estis mi kiu elektis lin, sed mi devas pagi pri la eraroj de aliuloj, ĉar mi troviĝas en la sama kata sako. Ve al mi!

Ve al mi!

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 21일 오전 5:37:57

Ve al mi! Sed estus pli malfeliĉe se ni ne eĉ povas elekti.

Elekti estas ago, kui ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 21일 오후 12:01:21

Elekti estas ago, kiu, tiu persono bezonas fari, sed ne ĉiu konscias pri la konsekvencoj de sia faro. Se la homoj pripensus iomete pli antaŭ ol agi ili evitus nenombreblajn malbonojn al la ceteraj.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 22일 오전 2:05:42

Ceteraj faktoj, kiuj ŝajnas esti nesignifaj, ofte poste montras gravajn informojn.

Informoj gravaj ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 22일 오후 3:36:46

Informoj gravaj estas la faktoj, kiuj komence enkorpiĝos en la menso, kaj poste ili fariĝas realaĵo en la fizika korpo.

Fizika korpo

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 23일 오전 4:01:41

Fizika korpo enhavas animo, sed kie ĝi estas kaj kiel ĝi funkcias, tion estas alia mistero.

Mistero pri

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 23일 오후 12:55:25

Mistero pri la animo. Mia animo estas lumo, do mi ne devas estingi ĝin. Mia animo estas mistero, do mi devas silenti pri ĝiaj sekretoj. Mia animo estas libera, do mi ne devas sklavigi ĝin. Ĉiu persono respondecas pri si mem, kaj liaj agoj restas gravuritaj en lia individua konscienco.

Individua konscienco

다시 위로