去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Duonfrazo Ludo

cFlat7, 2014年1月8日

讯息: 2572

语言: Esperanto

Vinisus (显示个人资料) 2020年1月21日下午12:01:21

Elekti estas ago, kiu, tiu persono bezonas fari, sed ne ĉiu konscias pri la konsekvencoj de sia faro. Se la homoj pripensus iomete pli antaŭ ol agi ili evitus nenombreblajn malbonojn al la ceteraj.

cFlat7 (显示个人资料) 2020年1月22日上午2:05:42

Ceteraj faktoj, kiuj ŝajnas esti nesignifaj, ofte poste montras gravajn informojn.

Informoj gravaj ...

Vinisus (显示个人资料) 2020年1月22日下午3:36:46

Informoj gravaj estas la faktoj, kiuj komence enkorpiĝos en la menso, kaj poste ili fariĝas realaĵo en la fizika korpo.

Fizika korpo

cFlat7 (显示个人资料) 2020年1月23日上午4:01:41

Fizika korpo enhavas animo, sed kie ĝi estas kaj kiel ĝi funkcias, tion estas alia mistero.

Mistero pri

Vinisus (显示个人资料) 2020年1月23日下午12:55:25

Mistero pri la animo. Mia animo estas lumo, do mi ne devas estingi ĝin. Mia animo estas mistero, do mi devas silenti pri ĝiaj sekretoj. Mia animo estas libera, do mi ne devas sklavigi ĝin. Ĉiu persono respondecas pri si mem, kaj liaj agoj restas gravuritaj en lia individua konscienco.

Individua konscienco

cFlat7 (显示个人资料) 2020年1月24日上午3:08:44

Individua konscienco ekzistas por gvidi vin, sed multaj ignoras ĝin.

Vinisus (显示个人资料) 2020年1月24日下午1:42:18

Ĝin (La individua konscienco) oni uzas por gardi eternajn valorojn, ĉar la verdaj jaroj pasas rapide, tamen la faritaj kompromisoj daŭras dum la tuta ekzistado.

La tuta ekzistado

cFlat7 (显示个人资料) 2020年1月27日上午3:01:02

La tuta ekzistado en la lageto dependas unu de la alia.

La alia homo ...

Vinisus (显示个人资料) 2020年1月27日下午12:06:29

La alia homo ankaŭ havas problemojn, tial neniam perdu la esperon; kiu anj okazos, restu konfidema.

Restu komfidema

cFlat7 (显示个人资料) 2020年1月28日上午2:15:48

Restu komfidema pri tio, ke la suno leviĝos morgaŭ.

Morgaŭ mi kaj ...

回到上端