Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Duonfrazo Ludo

od cFlat7, 8. siječnja 2014.

Poruke: 2577

Jezik: Esperanto

cFlat7 (Prikaz profila) 24. siječnja 2020. 03:08:44

Individua konscienco ekzistas por gvidi vin, sed multaj ignoras ĝin.

Vinisus (Prikaz profila) 24. siječnja 2020. 13:42:18

Ĝin (La individua konscienco) oni uzas por gardi eternajn valorojn, ĉar la verdaj jaroj pasas rapide, tamen la faritaj kompromisoj daŭras dum la tuta ekzistado.

La tuta ekzistado

cFlat7 (Prikaz profila) 27. siječnja 2020. 03:01:02

La tuta ekzistado en la lageto dependas unu de la alia.

La alia homo ...

Vinisus (Prikaz profila) 27. siječnja 2020. 12:06:29

La alia homo ankaŭ havas problemojn, tial neniam perdu la esperon; kiu anj okazos, restu konfidema.

Restu komfidema

cFlat7 (Prikaz profila) 28. siječnja 2020. 02:15:48

Restu komfidema pri tio, ke la suno leviĝos morgaŭ.

Morgaŭ mi kaj ...

Vinisus (Prikaz profila) 28. siječnja 2020. 11:41:11

Morgaŭ mi kaj la cetera homaro devu daŭrigi nian lernadon, ĉar neniu estas tiel saĝa, ke li aŭ ŝi ne bezonas lerni plu, nek tiel evoluinta, ke li aŭ ŝi povas rifuzi kontribuojn de aliaj al sia intima kresko.

Intima kresko

cFlat7 (Prikaz profila) 29. siječnja 2020. 02:14:07

Intima kresko estas atingeble, se vi ĝentile kaj afable agas al via edz(in)o aŭ amik(in)o.

La amik(in)o daŭre ...

Vinisus (Prikaz profila) 29. siječnja 2020. 12:43:50

La amikino daŭre vivanta ĉe mi, ĉiam disvastigante la esperon por pli bonaj tagoj. Laŭ ŝi, la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.

Ŝajnas baldaŭ perdota...

cFlat7 (Prikaz profila) 30. siječnja 2020. 04:33:09

Ŝajnas baldaŭ perdotajn bebodentojn de la infanino.

La infanino rampis ...

Vinisus (Prikaz profila) 30. siječnja 2020. 10:16:56

La infanino rampas, sed baldaŭ ŝi paŝos.

Ŝi paŝas.

Natrag na vrh