Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Duonfrazo Ludo

od cFlat7, 8 stycznia 2014

Wpisy: 2572

Język: Esperanto

Vinisus (Pokaż profil) 28 stycznia 2020, 11:41:11

Morgaŭ mi kaj la cetera homaro devu daŭrigi nian lernadon, ĉar neniu estas tiel saĝa, ke li aŭ ŝi ne bezonas lerni plu, nek tiel evoluinta, ke li aŭ ŝi povas rifuzi kontribuojn de aliaj al sia intima kresko.

Intima kresko

cFlat7 (Pokaż profil) 29 stycznia 2020, 02:14:07

Intima kresko estas atingeble, se vi ĝentile kaj afable agas al via edz(in)o aŭ amik(in)o.

La amik(in)o daŭre ...

Vinisus (Pokaż profil) 29 stycznia 2020, 12:43:50

La amikino daŭre vivanta ĉe mi, ĉiam disvastigante la esperon por pli bonaj tagoj. Laŭ ŝi, la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.

Ŝajnas baldaŭ perdota...

cFlat7 (Pokaż profil) 30 stycznia 2020, 04:33:09

Ŝajnas baldaŭ perdotajn bebodentojn de la infanino.

La infanino rampis ...

Vinisus (Pokaż profil) 30 stycznia 2020, 10:16:56

La infanino rampas, sed baldaŭ ŝi paŝos.

Ŝi paŝas.

cFlat7 (Pokaż profil) 31 stycznia 2020, 02:32:19

Ŝi paŝas tra la ĝardeno kaj flaras la florojn.

La floroj en la vaso ...

Vinisus (Pokaż profil) 31 stycznia 2020, 11:29:58

La floroj en la vazo velkis kun pasado de la tempo, ĉar ŝi ne zorgis pri ili. "/Eĉ la floroj suferas pro kaprico de la sorto, /unuj beligas la vivon /kaj aliaj beligas la morton."

beligas la morton...

cFlat7 (Pokaż profil) 31 stycznia 2020, 19:38:38

Beligas la morton, kiam karamiko laŭtlegis poemon pri li ĉe la enterigo.

La enterigo daŭris ...

Vinisus (Pokaż profil) 1 lutego 2020, 12:19:48

La enterigo daŭris ĝis la enterigota vekis, kaj kriadis: " Mi ne mortis kanajlaro, mi ankoraŭ estas vivanta mi nur dormis!"

Nur dormis...

cFlat7 (Pokaż profil) 2 lutego 2020, 02:06:46

Nur dormis ni unu horo pro la laŭta festo, kiu estas ĉe la najbara domo.

En mia domo estas ...

Wróć do góry