目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Duonfrazo Ludo

cFlat7,2014年1月8日の

メッセージ: 2572

言語: Esperanto

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月2日 12:27:17

En mia domo estas simpla kaj daŭra plezuro tiu, kiu ne malhelpas mian nuntempon, nek min sklavigos al la estonta tempo, ĉar mi konscias, ke mia domo estas nur portempa posedaĵo.

portempa posedaĵo...

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月2日 23:25:42

Portempa posedaĵo eĉ ofte havas grandan valoron.

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月3日 12:31:47

Grandan valoron ĝi havas por ni, sed nur dum kiam ni estas vivantaj. Sur la enirejo de tombejo en Portugalio estas skribite: "Vi estas kiel ni estis, tamen, estonte vi estos kiel ni estas."

kiel ni estas...

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月4日 2:14:12

Kiel ni estas surteruloj, la plejparto de ni preferas resti ĉe la grundo, ne en la aeroj nek sub la avko.

Akvo mi ofte ...

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月4日 12:41:30

Akvon mi ofte trinkas, ĉar pli malpli sepdek el cento, de ĉio, kio konsistigas nin estas akvo. Ankaŭ estas vere, ke la bona sento devas fandi la glacion de racia logiko; tial mi aŭdas kun sento kaj agas kun racio, dozante la partopreno de ĉiu el ili.

ĉiu el ili...

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月5日 2:49:10

Ĉiu el ili, kiu serĉas la veron diligente, espereble trovos ĝin.

Trovu la defektojn ...

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月5日 11:12:56

Trovu la difektojn, kiuj estas ene de vi; banu vin en la akvoj de fifo, pacienco, de humileco, de pardono kaj de amo, ne permesante ke malamo, egojsmo, ribelo kaj ĉagreno turmentu vian animon.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月6日 2:36:30

Animoj multaj eklernos poste, ke siaj opinioj estis ne tiel ĝusta.

Ĝusta pensado ...

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月6日 11:17:06

Ĝusta pensado helpas al la animo; multaj malsanoj de la korpo venas de la spirito difektita de la emociaj konfliktoj aŭ de la acido de la moralaj malperfektaĵoj.

Moralaj malperfektaĵoj...

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月7日 1:41:04

Moralajn malperfektaĵojn li tuj ja montras, kiam li ekmalfermas la buŝon.

先頭にもどる