Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

fra cFlat7,2014 1 8

Meldinger: 2577

Språk: Esperanto

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 27 13:32:21

Oni spertas embaraso, kiam personoj kiuj kulturas la veron, farante ĝin armilo por agresi la aliajn. Tamen la vero reflektas mirindan lumon, klariganta nekonataĵojn, kiuj neniam vundas aŭ aflitigas. Ĝi estas kiel pano, kiun oni devas manĝi sen troigo en ĝusta kvanto.

En ĝusta kvanto...

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 2 28 02:42:57

En ĝusta kvanto la tero ricevis varmeco por la subteno de vivo.

Vivo tera ankaŭ bezonas ...

Vinisus (Å vise profilen) 2020 2 28 13:02:16

1 trovo en Hamleto, Zamenhof, 1893
u, Malluma, senkonsola, senespera Fariĝu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kole

Vivo tera ankaŭ bezonas, ekvilibron ne nur pro oportuno aŭ timo, sed , ĉar ni ne konas la aferon tiel profunde, kiel ĝi postulas.

Kiel ĝi postulas...

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 3 1 01:39:47

Kiel ĝi postulas, gravito kunvenigas ĉiun objekton al aliaj objektoj.

Objektoj, kiuj ...

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 1 14:33:09

Objektoj, kiuj postulas diskuton pri ili kaj komparu ilin kun tio, kion mi scias kaj pensas, kaptante la plej bonajn informajn pri tio, kion mi ankoraŭ ne konas.

Kion mi ankoraŭ ne konas...

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 3 2 01:58:43

Kion mi ankoraŭ ne konas, estus plenigi grandan bibliotekon!

En biblioteko ...

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 2 13:09:48

En biblioteko troviĝas la konoj de la homaro ekde la homo scipovis skribi, ĝi estas gutetoj da konoj antaŭ maroj, kiujn ni ne konas.
Ni ne konas...

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 3 3 03:51:56

Ni ne konas tion, kion virinoj pensas. ridulo.gif

Pensu pri ...

Vinisus (Å vise profilen) 2020 3 3 13:10:53

Pensu pri la malmodereco kaj malprofito de unuj, kiuj respondecas pri la malabundo kaj eĉ manko sur la tablo de aliaj.

sur la tablo de aliaj...

cFlat7 (Å vise profilen) 2020 3 4 02:14:58

Sur la tablo de aliaj restas libro aŭ manĝiloj aŭ multaj aliaj aferoj, sed sur la mia estas komputilo, plumo, kaj notlibro.

En notlibro mia mi ŝatas skribi ...

Tibake til toppen