ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

จาก cFlat7, 8 มกราคม 2014

ข้อความ 2572

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2020, 01:58:43

Kion mi ankoraŭ ne konas, estus plenigi grandan bibliotekon!

En biblioteko ...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 2 มีนาคม 2020, 13:09:48

En biblioteko troviĝas la konoj de la homaro ekde la homo scipovis skribi, ĝi estas gutetoj da konoj antaŭ maroj, kiujn ni ne konas.
Ni ne konas...

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 3 มีนาคม 2020, 03:51:56

Ni ne konas tion, kion virinoj pensas. ridulo.gif

Pensu pri ...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 3 มีนาคม 2020, 13:10:53

Pensu pri la malmodereco kaj malprofito de unuj, kiuj respondecas pri la malabundo kaj eĉ manko sur la tablo de aliaj.

sur la tablo de aliaj...

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 4 มีนาคม 2020, 02:14:58

Sur la tablo de aliaj restas libro aŭ manĝiloj aŭ multaj aliaj aferoj, sed sur la mia estas komputilo, plumo, kaj notlibro.

En notlibro mia mi ŝatas skribi ...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 4 มีนาคม 2020, 14:20:57

En notlibro mia, mi ŝatas skribi nenion; mi preferas parkerigi ĉion, kion mi legas kaj lernas, farante tion per ripetado, eĉ pasvorton mi ne skribas sur papero. Bonŝace, ke sur via tablo troviĝas tiom da modernaj iloj. Gratulon!!!

Tiom da modernaj iloj...

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2020, 03:30:42

Tiom da modernaj iloj estas uzataj por bonaj celoj; tamen, ekzistas aliaj, kiu kaŭzas malbonaĵojn

Malbonaĵoj ...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2020, 13:21:28

Malbonaĵoj konsistigas la malbonajn pensojn, kiuj venenas la animon, ili altiras la pesimismon, kaj la malsanigajn ĉeestojn de la perturbitaj kaj malbonaj faroj.

Malbonaj faroj...

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 6 มีนาคม 2020, 03:28:56

Malbonaj faroj mi provas evite fari.

Evite fari la necesaĵojn ...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 6 มีนาคม 2020, 12:10:30

Oni povas eviti fari la necesaĵojn surstrate aŭ sur aliaj publikaj lokoj almenaŭ, ke li aŭ ŝi estis englutinta laksigilon. Ĉu ne vere?

กลับไปด้านบน