Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-majo-29 18:11:00

Ĉirkaŭ ĉiu nigra truo troviĝas la galaksio.

Galaksioj, kiuj estas tre malproksimaj ...

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-29 18:15:45

Galaksioj, kiuj estas tre malproksimaj, apenaux videblas ecx per la plej bonaj teleskopoj.

Teleskopon astronomian uzi en granda urbo ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-29 19:29:49

Teleskopon astronomian uzi en granda urbo preskaŭ ne eblas pro tro granda poluado de aero.

Aero estas travidebla ...

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-30 01:01:50

dobri:Teleskopon astronomian uzi en granda urbo preskaŭ ne eblas pro tro granda poluado de aero.
Vi pravas:

1. Materia poluado malgajo.gif
2. Luma poluado malgajo.gif

Aero estas travidebla, sed ecx la plej pura aero difuzas lumon, ju pli alta la frekvenco, des pli alta la difuzo, jxus pro tio la cxielo estas ofte blua.

Bluan stelon oni uzas por ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-30 03:36:20

Bluan stelon oni uzas por ornami sian vestaĵon.

Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-majo-31 02:38:44

Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ne tro luksa, ĉar ĝi rapide eluziĝos kaj tio estus iom malŝpara.

Ŝpare malŝpare, oni nur povas ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-junio-02 18:45:44

cFlat7:Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ne tro luksa, ĉar ĝi rapide eluziĝos kaj tio estus iom malŝpara.

Ŝpare malŝpare, oni nur povas ...
[Eble tiu estas pli uzebla:]

Ŝpare monon, oni povas ...

dobri (Montri la profilon) 2014-junio-02 21:17:55

Ŝpare monon, oni povas aĉetadi en likvidataj vendejoj.

Vendejoj en mia urbo ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-junio-03 05:01:10

Vendejoj en mia urbo estas tre multaj ĉar la loĝantoj tre ŝatas butikumi.

Butikumi senmone estas ...

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-junio-03 06:28:43

Bakumado senmone en estas agado por virinoj.

Virinoj de la tuta mondo ...

Reen al la supro