Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 8 ianuarie 2014

Contribuții/Mesaje: 2572

Limbă: Esperanto

cFlat7 (Arată profil) 29 mai 2014, 18:11:00

Ĉirkaŭ ĉiu nigra truo troviĝas la galaksio.

Galaksioj, kiuj estas tre malproksimaj ...

Clarence666 (Arată profil) 29 mai 2014, 18:15:45

Galaksioj, kiuj estas tre malproksimaj, apenaux videblas ecx per la plej bonaj teleskopoj.

Teleskopon astronomian uzi en granda urbo ...

dobri (Arată profil) 29 mai 2014, 19:29:49

Teleskopon astronomian uzi en granda urbo preskaŭ ne eblas pro tro granda poluado de aero.

Aero estas travidebla ...

Clarence666 (Arată profil) 30 mai 2014, 01:01:50

dobri:Teleskopon astronomian uzi en granda urbo preskaŭ ne eblas pro tro granda poluado de aero.
Vi pravas:

1. Materia poluado malgajo.gif
2. Luma poluado malgajo.gif

Aero estas travidebla, sed ecx la plej pura aero difuzas lumon, ju pli alta la frekvenco, des pli alta la difuzo, jxus pro tio la cxielo estas ofte blua.

Bluan stelon oni uzas por ...

dobri (Arată profil) 30 mai 2014, 03:36:20

Bluan stelon oni uzas por ornami sian vestaĵon.

Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ...

cFlat7 (Arată profil) 31 mai 2014, 02:38:44

Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ne tro luksa, ĉar ĝi rapide eluziĝos kaj tio estus iom malŝpara.

Ŝpare malŝpare, oni nur povas ...

cFlat7 (Arată profil) 2 iunie 2014, 18:45:44

cFlat7:Vestaĵo por ĉiutaga portado devas esti ne tro luksa, ĉar ĝi rapide eluziĝos kaj tio estus iom malŝpara.

Ŝpare malŝpare, oni nur povas ...
[Eble tiu estas pli uzebla:]

Ŝpare monon, oni povas ...

dobri (Arată profil) 2 iunie 2014, 21:17:55

Ŝpare monon, oni povas aĉetadi en likvidataj vendejoj.

Vendejoj en mia urbo ...

cFlat7 (Arată profil) 3 iunie 2014, 05:01:10

Vendejoj en mia urbo estas tre multaj ĉar la loĝantoj tre ŝatas butikumi.

Butikumi senmone estas ...

ratkaptisto (Arată profil) 3 iunie 2014, 06:28:43

Bakumado senmone en estas agado por virinoj.

Virinoj de la tuta mondo ...

Înapoi mai sus