Vai all’indice

Angla

di Cfail0814, 10 gennaio 2014

Messaggi: 51

Lingua: Esperanto

michaleo (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 08:43:04

willem44:
michaleo:
Nur unu demando:
Kiu lingvo estis la denaska lingvo de Mark Twain?
Mi korektis mian eraron: li skribis, ke necesas nur 30 horojn por la angla (kaj certe sen fariĝi flua parolanto). La angla estis lia denaska lingvo, jes. Li komparis la anglan kun la germana, kaj li tie montris, ke la germana estas multe pli malfacila.
Jes, tio estis lia subjektiva opinio.

antoniomoya (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 11:35:13

Vincas skribis:
“Estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?”

Ĉar, inter aliaj malfacilaĵoj kaj neregulaĵoj, en la angla vi skribas ion, kaj diras ion tute alian, kiu havas nenian rilaton al vorto skribita. Alimaniere dirite, vi devas lerni la prononcon de ĈIU, mi diras bone "ĈIU", angla vorto, kaj memori ĝin, unu post la alia. Vi havas do en la angla duoblan laboron: Lerni milojn da vortoj unuflanke skribe, kaj aliflanke
parole.

Willem44 skribis:
“Mark Twain komparis la anglan kun la germana, kaj li tie montris, ke la germana estas multe pli malfacila”.

Mi ne konsentas. La germana, almenaŭ, sekvas siajn prononc-regulojn, io kio tute mankas en la angla. Por mi, la angla estas kiel la ĉina: vi skribas ion, kaj diras ion ajn alian. Mi scias pri kio mi parolas, ĉar la hispana (mia gepatra lingvo), krom malmultaj esceptoj, skribiĝas kaj legiĝas sammaniere, io kio ni tre altestimas de Esperanto.

Kiel iam diris Claude Piron: “La angla esta unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado”.

Amike.

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 11:39:09

morico:Vincas, tiu opinsondo ne estas scienca. Ĝi konsideras nur tiujn kiuj volas fari anglajn testojn.
Sed ĝi montras tendencon. Finnoj kaj estonoj estas pli lertaj pri angla lingvo ol ekzemple, francoj. Tio estas fakto. Aŭ vi volas aserti, ke nome francoj estas pli lertaj en angla lingvo ol finnoj kaj estonoj :]] Kaj finna kaj estona lingvoj ne estas ĝermanaj lingvoj.

morico: due angla ne estas "monda lingvo" laŭ la propagando
Jes, ĝi estas monda lingvo, kvakam tiu mondeco sendube devus esti multe pli forta. Sed mi komprenas francojn, ili bedaŭras, ke angla venkis francan.

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 11:50:44

antoniomoya:Vincas skribis:
“Estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?”

Ĉar, inter aliaj malfacilaĵoj kaj neregulaĵoj, en la angla vi skribas ion, kaj diras ion tute alian, kiu havas nenian rilaton al vorto skribita. Alimaniere dirite, vi devas lerni la prononcon de ĈIU, mi diras bone "ĈIU", angla vorto, kaj memori ĝin, unu post la alia. Vi havas do en la angla duoblan laboron: Lerni milojn da vortoj unuflanke skribe, kaj aliflanke
parole.
Vi parolis pri angla lingvo, sed ne respondis al demando. Kial finnoj kaj estonoj estas pli lertaj en angla lingvo? Tio esta grave por mi, ĉar mi volas eluzi ilia sperton pri lernado de angla lingvo.

Por mi pola kaj rusa ortografio estas pli malfacila ol angla :]
Mi ne konsentas. La germana, almenaŭ, sekvas siajn prononc-regulojn, io kio tute mankas en la angla. Por mi, la angla estas kiel la ĉina: vi skribas ion, kaj diras ion ajn alian. Mi scias pri kio mi parolas, ĉar la hispana (mia gepatra lingvo), krom malmultaj esceptoj, skribiĝas kaj legiĝas sammaniere, io kio ni tre altestimas de Esperanto
Iam mi volis lerni ĉinan. Mi mi malfermis ĉinan retejon kaj tiu volo subite malaperis haha :]]]]

antoniomoya:Kiel iam diris Claude Piron: “La angla esta unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado”.
Mi volas citi Michaleon: tio estis lia subjektiva opinio.

michaleo (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 12:00:38

vincas:
antoniomoya:Vincas skribis:
“Estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?”

Ĉar, inter aliaj malfacilaĵoj kaj neregulaĵoj, en la angla vi skribas ion, kaj diras ion tute alian, kiu havas nenian rilaton al vorto skribita. Alimaniere dirite, vi devas lerni la prononcon de ĈIU, mi diras bone "ĈIU", angla vorto, kaj memori ĝin, unu post la alia. Vi havas do en la angla duoblan laboron: Lerni milojn da vortoj unuflanke skribe, kaj aliflanke
parole.
Vi parolis pri angla lingvo, sed ne respondis al demando. Kial finnoj kaj estonoj estas pli lertaj en angla lingvo? Tio esta grave por mi, ĉar mi volas eluzi ilia sperton pri lernado de angla lingvo.
Vi devus demandi finnojn kaj estonojn. Eble ili scias. Sed mi konsiderus, ĉu ili ekzemple spektas multe da anglalingvaj filmoj kun subtekstoj en siaj denaskaj lingvoj.

Se temas pri la pola ortografio. Lernado de la pola skribsistemo estas facilega kompare kun la angla, ĉar ĝi estis kreita speciale por la pola. Kaj de komenco tio estis fonetika skribsistemo.

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 12:09:54

michaleo:Vi devus demandi finnojn kaj estonoj. Eble ili scias. Sed mi konsiderus, ĉu ili ekzemple spektas multe da anglalingvaj filmoj kun subtekstoj en siaj denaskaj lingvoj.
Jes, tio veras ili spektas multe da anglaj filmoj kun subtekstoj.

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 13:52:30

michaleo:Se temas pri la pola ortografio. Lernado de la pola skribsistemo estas facilega kompare kun la angla, ĉar ĝi estis kreita speciale por la pola. Kaj de komenco tio estis fonetika skribsistemo.
Nu, mi lernis iomete polan. Kaj ne trovis polan ortografion facilan. Por vi pola ortogratio estas facilega kompare kun angla, ĉar pola estas via gepatra lingvo.

Dzienkuje bardzo :] Jak sia mazs?

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 14:01:56

morico:Por la malsimiloj inter la landoj pluraj faktoroj estas gravaj:
-la lingva proksimeco de la angla por la germanaj lingvoj;
-la malgrandaj lingvoj por la nombro de parolantoj akceptas pli facile multekostan lernadon (en horoj kaj mono) de la angla lingvo;
-la motivo estas ankaŭ pli granda por malgrandaj lingvoj kiam estas multe da elmigrantoj;
-la pedagogio estas alia faktoro: en Francio la lingvo laborejoj estas pli maloftaj ke en aliaj eŭropaj landoj;
-la nivelo de disvolvado k.t.p.
Sed kiom gravas lingva kialo? Eble multe pli gravas ke mem lernanto lernu kaj instruiistoj instruu.

willem44 (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 14:07:36

antoniomoya:
Willem44 skribis:
“Mark Twain komparis la anglan kun la germana, kaj li tie montris, ke la germana estas multe pli malfacila”.

Mi ne konsentas. La germana, almenaŭ, sekvas siajn prononc-regulojn, io kio tute mankas en la angla.
Mi scias pri alia lingvo, kiu sammaniere ĉiam sekvas siajn prononc-regulojn, - la finna lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi lingvo ĉiu litero havas nur unu sonon. Sed ĉu vi kredas, ke ĝi estas facila lingvo?

vincas (Mostra il profilo) 12 gennaio 2014 14:16:37

willem44:Mi scias pri alia lingvo, kiu sammaniere ĉiam sekvas siajn prononc-regulojn, - la finna lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi lingvo ĉiu litero havas nur unu sonon. Sed ĉu vi kredas, ke ĝi estas facila lingvo?
Estona estas parenca al finna. Do eble estona ankaŭ sekvas prononc-regulojn?

Torna all’inizio