目次へ

Angla

Cfail0814,2014年1月10日の

メッセージ: 51

言語: Esperanto

Prolesjo (プロフィールを表示) 2014年1月24日 6:17:11

Fenris_kcf: Hmm… Kial vi ne povis komuniki Angle? Ĉu vi ne komprenis la aliajn aŭ ĉu la aliaj ne komprenis vin? Ĉu temis pri elprononco aŭ kono de vortoj?
Eble pri prononco, ĉar la homoj, kun kiuj mi komunikiĝis, venis el diversaj landoj (baltaj landoj, Belizo...), kie eĉ angla prononco diferencas.

Kaj ankoraŭ la gramatiko de la angla lingvo estas tro malfacila por ni, rusaj. Mi temas pri grandega multo da tensoj!

bryku (プロフィールを表示) 2014年1月24日 7:43:35

Regis la latina lingvo, la germana, la franca... nun regas la angla ... kaj estonte regos la ĉina.

michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月24日 7:47:54

bryku:Regis la latina lingvo, la germana, la franca... nun regas la angla ... kaj estonte regos la ĉina.
Ĉu vi regis, kiel Esperanton? okulumo.gif

willem44 (プロフィールを表示) 2014年1月24日 7:53:09

Laŭ prognozoj, la TOP-3 lingvoj de estonteco (ĉirkaŭ la jaro 2050) estas la ĉina, la angla kaj la hispana. Sed estas tre dube, ke la ĉina povos funkcii kiel intelingvo. Tamen, kiu scias?

michaleo (プロフィールを表示) 2014年1月24日 7:56:18

willem44:Laŭ prognozoj, la TOP-3 lingvoj de estonteco (ĉirkaŭ la jaro 2050) estas la ĉina, la angla kaj la hispana. Sed estas tre dube, ke la ĉina povos funkcii kiel intelingvo. Tamen, kiu scias?
Mi ne dubas, ĉiu lingvo povus funkcii kiel interlingvo.

bryku (プロフィールを表示) 2014年1月24日 8:00:28

willem44:... Sed estas tre dube, ke la ĉina povos funkcii kiel intelingvo...
Same diras ĉinoj pri la angla.

vincas (プロフィールを表示) 2014年1月24日 10:16:56

Prolesjo:Saluton al ĉiuj!
Mi lernis anglan ekde mi havis 5 jarojn. Mi lernis ĝin antaŭ lernejo, mi lernis ĝin en la lernejo, oni instruas ĝin en la universitato...
Sed kiam mi renkontis angla-parolantojn pasintjare en la konferenco, mi ne povis komunikiĝi kun ili! Mi komprenis, ke mi ne povas paroli angle! Tio strangas, ĉar mi ĉiam penas plibonigi mian sciadon de angla, mi multe praktikis, parolante ĝin hejme, korespondante, legante, lernante diversajn kantojn (mi tre ŝatas kanti...).

Esperanton mi komencis lerni antaŭ unu kaj duono monato. Mi facile korespondas, parolas, legas librojn, kantas, tradukas tekstojn kaj versojn! Avantaĝo de E-o estas evidenta!
Nu, jes naciaj lingvoj estas malfacilaj. Sed uzu lingvon ĉiutage.

1. Spektu anglingvajn filmojn kaj TV;
2. Aŭskultu anglan radion;
3. Legu anglan interreton.
4. .................

Angla devas fariĝi simpla fonto de informo kiel por vi estas belorusa aŭ rusa. Kompreneble paroli kun aliaj homoj povas plu esti malfacile, sed ja mondo ne ĉiam estas perfekta.

willem44 (プロフィールを表示) 2014年1月24日 10:21:59

bryku:
willem44:... Sed estas tre dube, ke la ĉina povos funkcii kiel intelingvo...
Same diras ĉinoj pri la angla.
Kaj ne sole ĉinoj, laŭ kion ni vidas en ĉi-tiu fadeno. Tamen multaj ĉinoj hodiaŭ lernas la anglan kaj apenaŭ esperas, ke multaj okcidentanoj iam lernos la ĉinan.

vincas (プロフィールを表示) 2014年1月24日 10:43:34

Ie mi legis ke Ĉinio povas fariĝi la plej granda ŝtato de anglaparolantoj :]

P.S. kaj mi volonte lernus ĉinan :]

willem44 (プロフィールを表示) 2014年1月24日 11:07:06

En la romano "Ethical engineer" ("Etik-inĝeniero" ?) de Harry Harrisson estas priskribita la malproksima estonteco de homaro, kiam multaj galaksioj estos loĝigitaj per homoj. Laŭ la romanon, la plej universala lingvo estos certe Esperanto, sed samtempe en kelkaj lokoj restos ankaŭ la angla kaj en ĉirkaŭaĵoj de la Polusa Stelo - la nova dana ( "nytdansk" ) . Jen tia prognozo.))

先頭にもどる