Ĉu vi konas la ideo de rento de bazo?
od bhâditplus, 14. siječnja 2014.
Poruke: 22
Jezik: Esperanto
Altebrilas (Prikaz profila) 2. veljače 2014. 23:56:05
Kiam iu estas en karcero, eĉ se li estas grava krimulo kaj mortigis maljunulinojn, li rajtas manĝi, dormi sub tegmento, kaj ricevi kuracadon se li malsanas. Kial tiuj, kiuj faris nenion malbonan, ne rajtus ricevi almenaŭ la samon? Kompreneble, tiu kiu estas en karcero ne povas ĝui liberecon, sed tio estas lia puno. Sed tiu, kiu ne sufiĉe vigle pruvis, ke li deziras labori estas taksata kiel kulpulo.
En kapitalisma ekonomia sistemo, estas ni kiuj devas pruvi, ke ni ne estas kulpaj. Kaj des pli malbone por tiuj kiuj ne sukcesas... kaj ankaŭ por iliaj infanoj kiuj estas punataj kiel gefiloj de supozataj pigruloj.

Altebrilas (Prikaz profila) 6. veljače 2014. 10:20:54
Mallonge la ideo de baza rento estas interesa, sed multaj punktoj restas precizigendaj. Ĉu la iniciantoj de tiu movado havas klarajn ideojn pri tio?