본문으로

Ĉu vi konas la ideo de rento de bazo?

글쓴이: bhâditplus, 2014년 1월 14일

글: 22

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2014년 2월 2일 오후 11:56:05

Kiam iu estas en karcero, eĉ se li estas grava krimulo kaj mortigis maljunulinojn, li rajtas manĝi, dormi sub tegmento, kaj ricevi kuracadon se li malsanas. Kial tiuj, kiuj faris nenion malbonan, ne rajtus ricevi almenaŭ la samon? Kompreneble, tiu kiu estas en karcero ne povas ĝui liberecon, sed tio estas lia puno. Sed tiu, kiu ne sufiĉe vigle pruvis, ke li deziras labori estas taksata kiel kulpulo.

En kapitalisma ekonomia sistemo, estas ni kiuj devas pruvi, ke ni ne estas kulpaj. Kaj des pli malbone por tiuj kiuj ne sukcesas... kaj ankaŭ por iliaj infanoj kiuj estas punataj kiel gefiloj de supozataj pigruloj. malgajo.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2014년 2월 6일 오전 10:20:54

Mallonge la ideo de baza rento estas interesa, sed multaj punktoj restas precizigendaj. Ĉu la iniciantoj de tiu movado havas klarajn ideojn pri tio?

다시 위로