Naar de inhoud

Kial ne plu eblas fari kursojn ne-registrante?????

door Oijos, 18 januari 2014

Berichten: 26

Taal: Esperanto

Jev (Profiel tonen) 25 januari 2014 10:00:26

horsto:Mi ne kredas tion.
Vi rajtas tion, kaj ni rajtas kredi nian statistikon.

lagtendisto (Profiel tonen) 25 januari 2014 13:13:03

Jev:Mi komprenas, ke ĉiu havas propran ideon pri tio kio bonas aŭ malbonas por Esperanto kaj lernu! Sed la teamo faras siajn decidojn kutime unue bone analizinte la statistikon.
Ĉu verŝajne ankaŭ eblecoj teknikaj de Lernu teamo influas sian decidon?

horsto:Sed kiel logi novajn uzantojn?
Ĉu vi kredas ke vikipedio havus tian sukcecon se oni devus registri sin? Oni eĉ povas korekti aŭ enmeti novajn artikolojn sen registriĝo.
Tiel oni ne povas kompari Vikipedion kaj Lernun. Ĉe Vikipedio, novaj uzantoj 'enŝovos' scion detalan aŭ specialan. Primara, Vikipedio estas enciklopedio kaj urĝa bezonas scion novan. Ofte Vikipedio enhavas 'enhavon dinamika'.

Ĉe Lernu, primara kia lernilo por fremdlingvo Esperanto, unue, novaj uzantoj tiras scion statikan. Kiel mi komprenas: teamo de Lernu ne intencas enmeti novajn sciojn aldononte de Lernu uzantoj novaj. Nur due, uzantoj novaj de Lernu devus ŝovi 'aktivecon humanan' ene de Lernu korpo retpaĝo.

Kun registriĝo ĉe Lernu tiel oni faras decidon personan por lernu Esperanton kaj haltu vivante la komunon de Esperanto.

horsto:Kaj Guglo? Kio okazus se oni devus registriĝi por uzi la servojn serĉo aŭ navigado?
Ne gravas. Ekzistas alternativoj kontraŭe serĉiloj de Guglo.

horsto (Profiel tonen) 26 januari 2014 00:57:42

Jev:
horsto:Mi ne kredas tion.
Vi rajtas tion, kaj ni rajtas kredi nian statistikon.
Interesege, vi do decidis ŝanĝi la sistemon pro la statistiko.
Kaj la statistikon vi jam havis antaŭ la decido?

Jev (Profiel tonen) 26 januari 2014 11:46:28

horsto:Interesege, vi do decidis ŝanĝi la sistemon pro la statistiko. Kaj la statistikon vi jam havis antaŭ la decido?
La esenca parto de ĉiu paĝara administrado estas fari ŝanĝojn kaj atente esplori, kiel tio influas la tuton. Se la situacio malboniĝas, la ŝanĝo estas nuligita. Se oni vidas, ke tio portas pozitivajn aferojn, oni lasas tion. La statistiko nun montras, ke nia ŝanĝo pri la registriĝo portis multajn pozitivajn aferojn, do ni lasas ĝin. Povas esti ke estonte ni provos ion plian kaj la decido estos tute alia.

lagtendisto (Profiel tonen) 26 januari 2014 12:41:36

horsto:Kaj la statistikon vi jam havis antaŭ la decido?
En dubo, bonvolu apliki la 'rulo de senkulpeco'.

Christa627 (Profiel tonen) 22 juli 2014 20:17:16

erinja:Mi ne multe komprenas. Se oni povas senpage uzi kurson, nur pro kreo de senpaga konto (oni eĉ ne devas doni ajnan nomon aŭ personaj informoj), mi ne multe komprenas, kiel tio malhelpas la lernadon.

La aliaj senpagaj retaj kursoj, LiveMocha, ktp, ili ĉiuj petas registriĝon. Mi ne vidas grandan diferencon (kaj aldone, LiveMocha kaj aliaj retaj kursoj konstante spamas min -- lernu, ne).
Prave! Mi estas uzanto de LiveMocha, kaj ĝi daŭre sendas al mi mesaĝojn: "60% off Rosetta Stone! Act now!" kaj similajn. Estas granda ĝeno. Lernu neniam sendas al mi nevolatajn mesaĝojn. Kaj ĝi estas tute senpaga. Ĝi neniam postulas monon de mi, kaj tio bonas, ĉar monon mi ne havas! Mi iam iris al la paĝaro Babbel, kaj ĝi postulis, ke mi kreu "senpagan" konton. Mi faris tion, sed post kiam mi "lernis" ĉirkaŭ dek vortojn (en la hispana), ĝi diris, ke se mi volas fari plu, mi devas pagi. Ĝi ne diris antaŭe, ke mi devos pagi. Mi tuj forigis la konton, iom kolere pri la trompo.

Mi ne scias kiel estus problemo havi la eblon fari kursojn, kiuj ne bezonas lingvohelpanton, sen krei konton. Sed krei konton ankaŭ ne estas problemo por mi. Oni povas, sen konto, legi pri Esperanto kaj la gramatiko. Se mi ne povus fari tion, mi verŝajne ne registriĝus, kaj ne estus Esperantisto hodiaŭ, ĉar kiam mi iris ĉi tien, mi estis nur iomete scivola. Mi trovis ligilon ĉe ies retpaĝaro, kaj pensis, "Internacia lingvo? Kia freneza ideo!" Sed mi estas ĉiam scivola, do mi iris ĉi tien, kaj kiam mi legis, ke Esperanto ne havas neregulajn verbojn, mi ne povis rezisti, kaj mi tiam kreis konton. Sed mi lernis plurajn vortojn kaj gramatikaĵojn antaŭe, kiuj interesis min ke mi volis lerni plu.

Terug naar boven