Til innholdet

Tre moderna fabelo

fra Demian,2014 1 23

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

Demian (Å vise profilen) 2014 1 23 16:27:34

La unua frazo de la libro 'Paŝoj al Plena Posedo' estas - Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

Mi ne komprenas la signifon de la frazparto, kiu estas griza. Mi jam legis ĝin kelkfoje. Ĉu vi povas helpi?

michaleo (Å vise profilen) 2014 1 23 17:29:16

Demian:La unua frazo de la libro 'Paŝoj al Plena Posedo' estas - Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

Mi ne komprenas la signifon de la frazparto, kiu estas griza. Mi jam legis ĝin kelkfoje. Ĉu vi povas helpi?
Mi supozas, ke la fabelo ne estis surskribita kaj estas nur en la memoro de la amiko, kiu estas perulo. Do tiu amiko estas responda pri ekzakta rakontado de la fabelo.

Bruso (Å vise profilen) 2014 1 23 17:38:28

Ĉi tie estas anglalingva traduko:

What's so funny about Esperanto

Ankoraŭ ne estas tute klare.

Ondo (Å vise profilen) 2014 1 23 17:43:05

Demian:La unua frazo de la libro 'Paŝoj al Plena Posedo' estas - Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.
* la fabelon mi nur peras (al vi) = la fabelo venas (al vi) nur per mi (aŭ: pere de mi); mi ne estas la fonto de la fabelo, mi nur havigas ĝin al vi per mia rakonto

* transigi (ĉi tie, proksimume) = meti aliflanken, meti trans distancon, porti aŭ doni trans ion aŭ al la foro, al alia homo

* transigante la respondecon al mia amiko = agante tiel, ke mi ne mem prenas la respondecon (ĉu pri vereco, ĉu pri io alia) pri la fabelo, sed diras ke mia amiko respodecas pri ĝi

Kompreneble, tio estas nur bona komenco de fabelo el buŝo de lerta rakontisto.

sudanglo (Å vise profilen) 2014 1 24 13:57:10

Metu komon post 'peras', por ĝin pli facile kompreni.

Tamen mi konsentas ke la strukturo estas iom komplika, kaj tio estintus pli klare esprimita en du apartaj frazoj.

la frazparto kiu stumbligis vin estas ne grize sed grase indikita (dik-letere).

Demian (Å vise profilen) 2014 1 25 03:34:27

Ondo:
* la fabelon mi nur peras (al vi) = la fabelo venas (al vi) nur per mi (aŭ: pere de mi); mi ne estas la fonto de la fabelo, mi nur havigas ĝin al vi per mia rakonto

* transigi (ĉi tie, proksimume) = meti aliflanken, meti trans distancon, porti aŭ doni trans ion aŭ al la foro, al alia homo

* transigante la respondecon al mia amiko = agante tiel, ke mi ne mem prenas la respondecon (ĉu pri vereco, ĉu pri io alia) pri la fabelo, sed diras ke mia amiko respodecas pri ĝi

Kompreneble, tio estas nur bona komenco de fabelo el buŝo de lerta rakontisto.
Tre klara estas via ekspliko. Dankon!

Sinceran dankon al ĉiuj aliaj! ridulo.gif

Tibake til toppen