Aportes: 4
Idioma: Esperanto
Demian (Mostrar perfil) 27 de enero de 2014 16:25:32
Mia mallonga rakonto:
Tempo: 27-a de januaro 2014
Loko: Ŝoseo inter Patiala kaj Chandigarh, en aŭtobuso
Sidante mi legis la libron Paŝoj al Plena Posedo kiam apude sidantulo eke estiĝis scivolema pri la stranga lingvo.
"Tiu ĉi estas franca," li diris.
Mi respondis, "Jes! Kiel vi scias?"
"Mi iam provis lerni la francan. Oni uzas prepozicojn "de" kaj "la" en la franca."
Mi ne parolis ion. Pasis 30 minutoj. Poste li demandis ion. Ni parolis dum 15 minutoj. Kaj poste mi provis klarigi al li ke la lingvo, pri kiu vi parolis, estas Esperanto.
"Esperanto? Ĉu temas pri Meksiko?" li kuriozis.
"Ne. Iam estis persono..."
"De kiu lando?," li haltigis min.
"Iam estis polo, kiu sin nomis Zamenhof."
"Of?
"Zamenhof."
"Okej! Zamenhof."
"Kaj li kreis lingvon por ke ni ĉiuj komuniku sen bariloj."
La aspekto de lia vizaĝo montris ke li ne komprenis.
"Vidu!," mi diris, "Ni lernas hindan sed hinda-parolantoj neniam lernas panĝanban. Simile, ni lernas anglan sed ili neniam lernas nian lingvon. Tial ni ne kapablas paroli al ili ne egala ebeno."
"Hmmm....ĉu ĝi sukcesis?"
"Jes, estas pli miloj da personoj kiuj ĝin parolas."
"Ĉu oni agnoskas ĝin?"
"Ne, sed kelkaj personoj lernas ĝin. Korea virino, kiu ne parolas anglan, instruas al mi korean per Esepranto."
"Ĉu vi kredas je dio?"
Kaj nia interparolo pri Esperanto finiĝis.
efilzeo (Mostrar perfil) 27 de enero de 2014 16:58:10
Oijos (Mostrar perfil) 1 de febrero de 2014 11:40:44
goli (Mostrar perfil) 1 de febrero de 2014 12:36:23
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Sed mi memoras, ke novjarajn festotagojn mia amikino Maŝa, donante al mi donacon, kiu estas libro pri semantiko, diris, kiel ŝi serĉis la donacon por mi.
En librovendejo Maŝa demandis vendulon: "Mi volus fari donacon por mia amiko, li amas esperanton. Ĉu vi havas ion tiela?"
Vendulo respondis: "Ĉu ĝi estas io hispana?"
Kaj poste ni disputis pri bezoneco de esperanto.